precioz/a PIV1

precioza

(malofte)
Rafinita kaj malbanala, videble celanta artismon, eventuale afekta: la longaj, preciozaj frazoj de la monologanto, kaj la iomete eksmodaj afiksoriĉaj vortoj aperas ĉarme en la buŝo de ĉi tiu simpatia aktoro [1].
1. K. Kniivilä: La Duonokulvitro: duoble pionire, libera folio, 2006-04-24
ĉeĥe:
preciózní, uhlazený, vyumělkovaný
ĉine:
值錢 [zhíqián], 值钱 [zhíqián], 宝贵 [bǎoguì], 寶貴 [bǎoguì], 弥足珍贵 [mízúzhēnguì], 彌足珍貴 [mízúzhēnguì], 珍貴 [zhēnguì], 珍贵 [zhēnguì], 珍 [zhēn], 珎 [zhēn], 玮 [wěi], 瑋 [wěi], 祎 [yī], 禕 [yī], 禕 [yī], 貴重 [guìzhòng], 贵重 [guìzhòng]
france:
précieux (affecté)
slovake:
uhladený, vyumelkovaný
ukraine:
преціозний

preciozismo

BELABELE Arta stilo, kiu celas elitan rafinitecon; interalie tia beletra maniero de la fino de 16a kaj komenco de 17a jarcentoj en Eŭropo: preciozismo aŭ gongorismo estis ludema per lingvaĵoj [2]. VD:dekadencismo, manierismo
angle:
euphuism
france:
préciosité (style)

administraj notoj