1prism/o

prismo

MAT[1]
Pluredro, el kiu du facoj estas egalaj plurlateroj kun duope paralelaj lateroj, sur kiuj estas konstruitaj paralelogramoj, konsistigantaj la ceterajn facojn: la volumeno de ĉiu prismo estas produto de areo de la bazo kaj distanco inter la du bazaj edroj [2]; (figure) oni ricevas la impreson, ke Duliĉenko vidas tiujn lingvajn procezojn tra rozkolora prismo (ekzemple, li nur preterpase mencias leĝojn pri lingvoprotektado) [3]; du studoj pri Braun, de Kalocsay kaj Auld respektive, aperis en Norda Prismo en 1959 [4].
angle:
prism
beloruse:
прызма
ĉeĥe:
hranol, prisma, prizma
france:
prisme
germane:
Prisma
hispane:
prisma
hungare:
hasáb, prizma
japane:
角柱 [すみばしら], プリズム
katalune:
prisma
nederlande:
prisma
perse:
منشور (هندسه)
pole:
graniastosłup
portugale:
prisma
ruse:
призма
slovake:
hranol, prizma
svede:
prisma
ukraine:
призма

administraj notoj