prospektiv/o PIV1

prospektivo

POL Sistema studado de venonta evoluo de la socio, de sektoro, de fako, de medio surbaze de tendencoj kaj prognozeblaj novaĵoj: Yu Jianchao, prezidanto de la pekina asocio, faris sian prelegeton, kiu lerte kunfandis la dankon al la kontribuo de la naŭdekjara esperantisto kaj prospektivon de realigota plano de la asocio [1].
1. -: PEA festis la 90-jaran datrevenon de naskiĝo de Liu Ling, Esperanto.china.org.cn, 2017-08-29
beloruse:
пэрспэктыўнае дасьледваньне
france:
prospective (subst.)
pole:
prospektywa
rumane:
prospectiv
ukraine:
наука про перспективи науково-технічного розвитку

administraj notoj