Psiĥ/o PIV2 , Psiĥe/o
Psiĥo, Psiĥeo
Figuro el antikva libro Metamorfozoj, tre bela reĝidino, en kiun
enamiĝis la dio de amo kaj kiu fine akceptiĝas inter la nemorteblaj dioj:
en la helena romia mitologio, Psiĥo
[...] (greklingve ψυχή) estas personigo
de la homa animo, la greka vorto ankaŭ signifas "papilio", kaj
Psiĥon foje artistoj bildigas kiel junan virinon kun papiliaj flugiloj
[1].
Lafonteno uzis kiel temon la faman rakonton pri
Amoro kaj Psiĥeo el la romano de Roma verkisto
Lucius Apulejus „Pri ora azeno“
[2].
Lia (de Vl. Ĥodaseviĉ) romantikismo kaj liriko plej
tuŝas nin en lia poemo „Al Psiĥeo“ …
[3];
Psiĥo donis al la aglo la pelvon, tiu prenis ĝin per la beko,
[...el] inter la makzeloj de la teruraj drakoj […]
prenis akvon kaj reflugis al Psiĥo
[4].
psiko, psiĥo (menso)
Rim.:
La neevitebla ambigueco kun la biologia-medicina
psi[kĥ]o rompas la ĉarmon de la
„romantikisma kaj lirika“ mita figuro, kaj faras la NPIV-an formon
malkonvena por beletro (krom eble por parodia efekto). La akcenta
/e/ (responda al la egale akcenta greka finaĵo kaj diversmanniere
konservata en la formoj nacilingvaj) sufiĉe klare diferencigas la
mitan nomon kaj helpas rekoneblon.
[Sergio Pokrovskij]
- angle:
- Psyche
- beloruse:
- Псыхея
- france:
- Psyché
- germane:
- Psyche
- japane:
- プシュケー
- malnovgreke:
- ψυχή
- nederlande:
- Psyche
- pole:
- Psyche (mitologia)
- rumane:
- Psyche
- ruse:
- Психея
- ukraine:
- Псіхея, Псіхе (втілення душі, дихання)