*pudr/o PV

*pudro

Pulvoro el iuj mineraloj aŭ aliaj substancoj, eventuale kolorigita kaj parfumita, uzata en tualeto precipe por malbriligi kaj glatigi la aspekton de la haŭto: la damo […] elprenis pudroskatoleton kaj lasis kuŝi la malfermitan retikulon sur la tablo, dum ŝi pudris sin [1]. Kiu estas ŝi, kiu venas el la dezerto, kiel kolono de fumo ⫽ Parfumita per mirho kaj olibano, ⫽ Per ĉiaj pudroj de la parfumisto [2]? [li] komencis forblovi oran pudron de ŝiaj haroj [3]. VD:polvo
angle:
powder (cosmetic facial)
beloruse:
пудра
ĉeĥe:
pudr, zásyp
ĉine:
[fěn]
france:
poudre (cosmétique)
germane:
Puder
hungare:
púder
japane:
白粉 [おしろい], 髪粉 [かみこな]
nederlande:
poeder, toiletpoeder
perse:
گَرد، پودر
pole:
puder
portugale:
talco, pó-de-arroz
ruse:
пудра
slovake:
púder, zásyp
tibete:
ཕྱེ་མ་
ukraine:
пудра

pudri

(tr)
Surŝuti per pudro: sinjorino kun pudritaj alte frizitaj haroj Fab3 ; mallerte pudrita vizaĝo [4]; terura neĝventego estis leviĝinta […] la kaleŝoj kaj ĉevaloj estis kvazaŭ pudritaj [5].
beloruse:
пудрыць
ĉeĥe:
pudrovat
ĉine:
扑粉 [pūfěn], 撲粉 [pūfěn]
france:
poudrer
germane:
pudern
hungare:
púderez
japane:
おしろいを塗る [おしろいをぬる]
nederlande:
poederen
pole:
pudrować
ruse:
пудрить
slovake:
napudrovať, zapudrovať, zasypať púdrom
ukraine:
пудритися

pudrilo

Vataĵo aŭ larĝa peniko uzata por pudrado: [ŝi] elprenis el la saketo pudrilon Metrop ; Della finis plori kaj prizorgis siajn vangojn per la pudrilo [6].
6. La Ondo de Esperanto, 2001, №12
angle:
powder puff
ĉine:
粉扑 [fěnpū], 粉撲 [fěnpū]
germane:
Puderquaste
japane:
パフ, おしろいたたき, おしろいばけ

rizpudro, riza pudro

Pudro el pulvorigita rizo: ŝia vizaĝo […] en kelkaj lokoj montris postesignojn de nebone forviŝita riza pudro Marta .
beloruse:
рысавая пудра
france:
poudre de riz
germane:
Reispuder
pole:
róż (w pudrze)

administraj notoj