*rapir/o

*rapiro

1.
MIL Longa, mallarĝa kaj pinta glavo, portata ekde la 16 jc de nobeloj, uzata precipe en dueloj: en la flameco de la batalado ili ŝanĝas la rapirojn kaj Hamleto vundas Laerton [1]; la alia, plena de ĉagreno kaj kolero, prenis sian rapiron je la tenilo kaj forĵetis ĝin [2]; mi neniam tenis en la mano rapiron, nek spadon, nek glavon, mi tute malkonsentus dueli per tiaj armiloj [3].
2.
SPO Longa, maldika kaj fleksebla spado, uzata por skermo, kies pinto estas provizita per elasta bulo: du skerminstruistoj, flirtvenante en koloraj rubandoj, svingante siajn rapirojn, renkontis sin ĉi tie kvazaŭ hazarde [4].
angle:
rapier, foil, small sword
beloruse:
рапіра
ĉeĥe:
hist. rapír, končíř, sport. fleret
france:
rapière
germane:
1. Rapier 2. Florett
hungare:
1. tőrkard 2. vívótőr
itale:
fioretto (spada)
japane:
長剣 [ながだち], フルーレ
nederlande:
1. rapier, degen 2. floret, schermdegen
pole:
1. rapier, floret 2. floret
portugale:
florete
ruse:
рапира
slovake:
fleuret, rapír
ukraine:
рапіра

administraj notoj