*reprezent/i

*reprezenti

(tr)
1.
(iun) Laŭkomisie anstataŭi iun en la plenumado de lia tasko aŭ rajto: ambasadoro reprezentas sian regnon kaj deputito siajn deputintojn; projekto pri rajtigita reprezentado de la esperantistoj; reprezenti firmaon (vojaĝi kaj komerci en ĝia nomo); funkcii kiel reprezentanto; (figure) mi vidas […] grandan nombron da […] amikoj […], kiuj reprezentas per si preskaŭ ĉiujn landojn de la tera globo [1]; transdoni plendojn de tiuj, kiuj sentas sin nereprezentataj de la registaro [2].
2.
(ion) Esti komisiita por prezenti aferon antaŭ iu instanco kaj fari decidojn favore al ĝi: ŝovinistoj, tiuj reprezentantoj de abomeninda malamo [3]; ni ĉiuj estas reprezentantoj de la ideo de lingvo internacia, ni faru kun ĝi, kion ni volas, sed ni agu honeste [4]; kiuj estas tiuj novaj gastoj? kio estas la afero, kiun ili reprezentas [5]? (figure) por la lingvo internacia, la fundamento reprezentas tiun materialon, kiu estis por ĉiu moderna lingvo en la komenco de regula skriba literaturo VivZam .
3.
Esti la signo de, simboli: en Esperanto ĉiu litero reprezentas unusolan sonon; desegnu […] kvadraton kaj metu sur ĝi ses milionojn da ŝtonoj ‐ ili reprezentos la popolon [6]; akcio dependas de la kompanio kiun ĝi reprezentas [7]; oni alportis vivantajn ŝafojn kaj azenojn por reprezenti la naskiĝlokon de Kristo [8].
Rim.: En UV la vorto aperas iom naturalisme kiel derivaĵo de prezenti: re'prezent'.
Rim.: Ofte oni povas samsence uzi prezenti; kvankam la metaforoj estas malsamaj (litero reprezentas sonon kiel ambasadoro reprezentas sian reĝon; litero prezentas sonon kiel figuraĵo prezentas sian originalon, kiel grafikaĵo prezentas funkcion ktp), tamen oni atentu la regadon: „reprezenti“ similas al „anstataŭi“, „prezenti“ similas al „esprimi“; do, eblas diri mi prezentas tiun rilaton per grafeo, dum mi reprezentas ion signifas ke mi mem estas la reprezentanto. Tial en la scienca-teĥnika senco preferindas uzi „prezenti“, „prezento“. [Sergio Pokrovskij]
4.
(evitinde) Prezenti: nuntempe la jara produktovaloro de la mediprotekta industrio reprezentas nur 1 % de tiu de la tutmonda sambranĉa industrio (= prezenti7) [9].
HOM:re·prezent·i
Rim.: Vidu la rimarkon ĉe re-.
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
2. Walter Klag: Kolerigas kotizoj, tentas tendo, Monato, 2000/12, p. 8
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
7. Marc Vanden Bempt: Eŭro unujara, Monato, 2000/03, p. 14
8. LAST/pg: Malmiraklo prilumita, Monato, 2000/08, p. 15
9. MU Binghua: Mediprotekta industrio havas esperigan estonton, Monato, 2001/02, p. 10
afrikanse:
verteenwoordig
albane:
përfaqësojnë
amhare:
ውክልና
angle:
act for, represent, stand for
arabe:
تمثيل
armene:
ներկայացնել
azerbajĝane:
təmsil
beloruse:
рэпрэзэнтаваць, прадстаўляць
bengale:
প্রতিনিধিত্ব
birme:
ကိုယ်စားပြု
bosne:
predstavljaju
ĉeĥe:
představovat, reprezentovat, zastupovat
dane:
repræsentere
estone:
esindama
eŭske:
adierazten
filipine:
katawanin
france:
représenter
galege:
representar
germane:
1. vertreten 3. darstellen, repräsentieren
guĝarate:
પ્રતિનિધિત્વ
haitie:
reprezante
haŭse:
wakilci
hinde:
का प्रतिनिधित्व
hispane:
representar
hungare:
1. képvisel 3. ábrázol, képvisel
igbe:
na-anọchite anya
irlande:
ionadaíocht a dhéanamh
islande:
tákna
japane:
表す [ひょうす]
jave:
makili
jide:
פאָרשטעלן
jorube:
ašoju
kanare:
ಪ್ರತಿನಿಧಿಸುತ್ತವೆ
kartvele:
წარმოადგენს
kazaĥe:
бейнелеу
kimre:
cynrychioli
kirgize:
билдирет
kmere:
តំណាង
koree:
대표
korsike:
chjare
kose:
mela
kroate:
predstavljaju
kurde:
cîgirtin
latine:
repraesentant
latve:
pārstᗑvēt
laŭe:
ເປັນຕົວແທນຂອງ
litove:
atstovauti
makedone:
претставуваат
malagase:
maneho
malaje:
mewakili
malajalame:
പ്രതിനിധാനം
malte:
jirrappreżentaw
maorie:
tohu
marate:
प्रतिनिधित्व
monge:
sawv cev rau
mongole:
төлөөлөх
nederlande:
vertegenwoordigen
nepale:
प्रतिनिधित्व
njanĝe:
akuimira
okcidentfrise:
fertsjintwurdigje
panĝabe:
ਦੀ ਨੁਮਾਇੰਦਗੀ
paŝtue:
استازيتوب
pole:
reprezentować
ruande:
guhagararira
ruse:
представлять
samoe:
fai ma sui o
sinde:
جي نمائندگي
sinhale:
නියෝජනය
skotgaele:
riochdachadh
slovake:
predstavovať, reprezentovať, zastupovať, znovu predniesť
slovene:
predstavljajo
somale:
metelaan
ŝone:
miririra
sote:
emela
sunde:
jadi wawakil
svahile:
kuwakilisha
taĝike:
намояндагӣ
taje:
เป็นตัวแทนของ
tamile:
பிரதிநிதித்துவம்
tatare:
вәкиллеге
telugue:
ukraine:
представляють
urdue:
کی نمائندگی
uzbeke:
vakili
vjetname:
đại diện
zulue:
bamele

reprezentanto

Tiu, kiu reprezentas: la Danidoj sendis kvin homojn el sia tribo, el siaj reprezentantoj, virojn batalkapablajn [10]; Germanujo kaj Francujo alsendis reprezentantojn [11]; vi, sankta viro, anstataŭos min kiel reprezentanto de la ministro de la milito [12].
angle:
agent, envoy, representative
beloruse:
рэпрэзэнтант, прадстаўнік
germane:
Vertreter, Repräsentant
japane:
代表者 [だいひょうしゃ]
pole:
reprezentant, przedstawiciel
ukraine:
представник

reprezentigi

(tr)
Nomumi reprezentanton kaj komisii al li taskon: la reĝo sin reprezentigis per la ĉefministro.
angle:
represent
beloruse:
даручыць прадстаўляць
france:
se faire représenter
germane:
zum Vertreter bestellen, zum Stellvertreter ernennen
hispane:
nombrar representante
hungare:
képviseltet
nederlande:
doen vertegenwoordigen
pole:
nakazywać reprezentację
ruse:
поручить представлять

reprezentejo

Loko destinita por reprezenti iun aŭ ion: la fonduso planas malfermi sian reprezentejon en ukraina ĉefurbo por diversflanka kunlaboro kun la Juda Konsilio de Ukrainio [13]; la ambasadoro de la germana reprezentejo ĉe Eŭropa Unio [14]. SUB:ambasadejo
13. div.: Noticoj, Monato, 1993/10, p. 4
14. Monato, Marko Naoki Lins: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio
beloruse:
прадстаўніцтва
germane:
Vertretung, Repräsentanz
pole:
reprezentacja

klasreprezentanto

Iu, kutime lernanto klasano, kiu reprezentas lernejan klason: mi preparis prelegon Latinan [kaj] la klasreprezentanto ĝin voĉlegis [15].
15. Gerrit Berveling: La fino de la latina periodo, Beletra Almanako 37, p. 117
angle:
class representative
beloruse:
стараста кляса
france:
délégué de classe
germane:
Klassensprecher
ruse:
староста класса

administraj notoj

~igi: Mankas fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
klas~anto : Mankas dua fontindiko.