ril/o NePiv

rilo

MUZ Popola muzikaĵo kaj danco irlanddevena, en kiu dancantoj ŝanĝas siajn lokojn irante laŭ sinua vojo: daŭre ni interŝanĝis poziciojn kiel homoj kiuj dancas rilon [1]; Baĥa suito havas tiun saman intensan antaŭenpelan potencon, kiun ni tiom aprezas en la irlandaj kaj skotlandaj ĵigoj kaj riloj [2].
1. R. L. Stevenson, trad. A. Goodheir: Forkaptita, Kardo, 1976
2. K. Miner: taglibro, 2003-10-20
angle:
reel
beloruse:
рыл (танец)
ĉeĥe:
reel
france:
reel
germane:
Reel
itale:
reel
nederlande:
reel
pole:
reel
slovake:
reel

administraj notoj