*riverenc/o UV
riverenci
(x)
-
Respekte ĝentile movi la korpon
klinante la buston
aŭ genufleksante por saluti:
li turnas sin kaj vidas kiel servisto riverencas la sinjoron
[1];
la knabino […] sen la eĉ plej malgranda konfuziĝo, tre gracie
riverencis al sia estonta instruantino
Marta
;
ŝi ankoraŭ unufoje riverencis, montrante la blankajn ŝtrumpojn
[2];
la kanceliero respekte riverencis la reĝinon
[3];
[ili] profunde riverencis tri fojojn, sed respondis al la reĝo kun
soldata sinteno
[4];
homa ondo […] riverencis lin ĝis la piedoj
[5];
ĉu vi ne vidis, ke antaŭ Allah riverencas
ĉiu, kiu estas en la ĉieloj, kaj kiu estas
sur la tero
[6]?
adorkliniĝi, koŭtoŭi
1.
V. Poljanov, trad. I. H. Krestanoff: Morto,
Literatura Mondo, 1923-09
2. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro V
3. Internacia krestomatio, Tri Musketeroj
4. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro X
5. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LXII
6. trad. I. Chiussi: La Nobla Korano, 1970
2. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro V
3. Internacia krestomatio, Tri Musketeroj
4. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro X
5. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LXII
6. trad. I. Chiussi: La Nobla Korano, 1970
- angle:
- bow, curtsey, make obeisance, salaam
- beloruse:
- кланяцца, пакланіцца
- bulgare:
- кланям се, покланям се
- ĉeĥe:
- klanět se k poctě, poklonit se (před)
- ĉine:
- 匑 [gōng], 鞠躬 [jūgōng], 折腰 [zhéyāo], 哈腰 [hāyāo]
- france:
- s'incliner (pour saluer), faire la révérence
- germane:
- sich verbeugen
- hispane:
- reverenciar
- hungare:
- meghajol, tiszteleg
- japane:
- お辞儀をする [おじぎをする], 最敬礼する [さいけいれいする]
- nederlande:
- een buiging maken
- pole:
- ukłonić się, kłaniać się
- ruse:
- кланяться, поклониться
- slovake:
- klaňať sa (pri pozdrave), pokloniť sa
- ukraine:
- кланятися, робити реверанс
*riverenco
-
Ago de tiu, kiu riverencas:
la maljunulino salte leviĝis de la benko kaj refaris profundan riverencon
[7];
farinte per la kapo riverencon al la vicreĝo, li eniris duongalope
[8];
se mi faru riverencon, mi elektas potencon
PrV
.
klinsaluto
- angle:
- bow, curtsey, obeisance, salaam
- beloruse:
- паклон, рэвэранс
- bulgare:
- поклон, реверанс
- ĉeĥe:
- poklona, úklon
- france:
- révérence
- germane:
- Verbeugung
- hispane:
- reverencia
- hungare:
- meghajlás, tisztelgés
- japane:
- お辞儀 [おじぎ], 最敬礼 [さいけいれい]
- nederlande:
- buiging
- pole:
- ukłon
- portugale:
- reverência
- ruse:
- поклон, реверанс
- slovake:
- poklona
- ukraine:
- уклін, реверанс