Romi/o

Romio

HIS Antikva ŝtato estiĝinta ĉirkaŭ Romo, unue kiel reĝlando, poste respubliko, poste imperio: kiam la romia imperiestro Tiberio faris iam gramatikan eraron, la gramatikisto Marcelo atentigis lin pri tio [1]; koinê […] fariĝis kun la tempo la granda komuna lingvo de la tuta Orienta Romia Imperio kaj el ĝi originas la moderna greka lingvo [2]; la literaturaj idiomoj de Grekio, Romio, Hindio, Francio, Hispanio estas prefere konsidereblaj kiel artefaritaj ol kiel naturaj formoj de la parolo [3]; la latina […], origine la lingvo de Latio, […] etendiĝis al najbaraj teritorioj, poste superregis la aliajn lingvojn de Italio, kaj fine, portata de la romiaj legioj, konkeris la plej grandan parton de la Okcidenta Mondo [4]; en la klasika Romio la tuta filozofio kaj scienco estis greklingvaj [5]; iujn sportajn movojn, similajn al la nunaj futbalaj, oni praktikis ankaŭ en antikvaj Ĉinio, Grekio kaj Romio [6].
angle:
Ancient Rome
beloruse:
Старажытны Рым
ĉeĥe:
Římská říše
ĉine:
古罗马 [gǔLuómǎ], 古羅馬 [gǔLuómǎ]
france:
Rome antique, Empire romain
germane:
Rom, Altes Rom, Römerreich
hispane:
Antigua Roma
hungare:
Róma (ókori állam)
japane:
ローマ帝国 [ローマていこく]
nederlande:
het oude Rome
pole:
Rzym
ruse:
Древнеримское государство, Древний Рим
slovake:
Rímska ríša
ukraine:
Рим, Римська імперія

romiano

HIS Civitano aŭ loĝanto de Romio: la prokuratoro laŭte diris, levante sian kalikon: – por ni, por vi, Cezaro, patro de la romianoj [7]; tiu tradicio perdiĝis, kiam la romianoj detruis la jerusaleman templon antaŭ dumil jaroj [8]; la romianoj konis tri specojn da proprietaĵoj [9].
angle:
Roman (person from ancient Rome)
beloruse:
старажытны рымлянін
ĉine:
罗马人 [luómǎrén], 羅馬人 [luómǎrén]
france:
Romain
germane:
Römer
hispane:
romano
hungare:
római
nederlande:
Romein (inw. v.h. oude Rome)
pole:
rzymianin
ruse:
древний римлянин

administraj notoj