rovers/o PIV1

roverso

(malofte)
TEKS Refaldo flanke de jaka aŭ alivesta kolumo: Edward […] fiere portis sur sia roverso oran insignon de krokodilo [1]; svelta ĉasisto paŝis malsupren sur la deklivo de la monteto, en griza kamizolo kun verdaj roversoj, en ĝisgenuaj botoj, kun sinjoreca ĉasista ekipaĵo [2].
1. -: Ĉefa esperanta krokodilo..., Starto 1999:2 (187)
2. K. Mikszáth, trad. J. Horvath: Makulo tre nigra, Inko, 2002
angle:
lapel
france:
revers de col
germane:
Revers
pole:
klapa marynarki
ruse:
лацкан
ukraine:
лацкан, вилога, закот, одворот (в одязі), закот, одворот (у чоботях)

administraj notoj