saĥaroz/o, sakaroz/o SPV

saĥarozo, sakarozo

BIOKEM Ordinara sukero, tre dolĉa, kiun oni eltiras el sukerkano kaj sukerbeto; C12H22O11: dum la kuirado […] la relativa kvanto de fruktozo kaj saĥarozo kreskas kompare al la krudaj fruktoj [1]; sakarozo havas grandan energienhavon, kiu povas kaŭzi dikiĝon [2]; ĝia kemia konsisto jenas: sakarozo, blankaĵo de kokina ovo, planta graso, siropo de glukozo […] [3]; ili evitas ankaŭ la normalan sukeron sakarozo kaj anstataŭigas ĝin per sojo-suko, rizo-suko, avena suko kaj kokosa suko [4].
1. Vikipedio, Physalis philadelphica, 2015-12-23
2. Vikipedio, Sakarozo, 2015-11-03
3. Monato, Walter Klag: Bombo-bankroto, 2013
4. Monato, Walter Klag: Frandaĵoj fratinaj, 2013
beloruse:
сахароза
ĉine:
蔗糖 [zhètáng]
france:
saccarose
germane:
Saccharose
japane:
ショ糖 [ショとう], サッカロース
pole:
sacharoza
ukraine:
цукроза, сахароза

administraj notoj