*sakr/o

*sakro

ANA
Triangula osto kuniganta la vertebran spinon kun la pelvo: li alportu […] la tutan voston, detranĉitan ĉe la sakro [1]; mi donas min mem kiel sklavon […] se mi ne rompos la sakron al tiu bubalo, kiu ŝin gardas QuV ; la sakron kvazaŭ tiklas aroj da formikoj QuV ; la amikoj neniam vidis tian beston […] la antaŭa duono de la korpo forte altis super la sakro, la dorso estis oblikva [2].
Rim.: Sakro estas ankaŭ nedeca esprimo de kolero.
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 3:9
2. Ivan Efremov, trad. Jurij Finkel: La Granda Arko
angle:
sacrum
beloruse:
крыж (костка)
ĉeĥe:
křížová kost
ĉine:
[dǐ]
france:
sacrum
germane:
Kreuzbein
hispane:
sacro
hungare:
keresztcsont
itale:
osso sacro
japane:
仙骨 [せんこつ]
katalune:
sacre
nederlande:
heiligbeen
perse:
استخوان خاجی
pole:
kość krzyżowa
portugale:
osso sacro
ruse:
крестец
slovake:
krížová kosť
ukraine:
крижова кістка

administraj notoj