*sardel/o UV , engraŭl/o JED

*sardelo, engraŭlo

ZOOKUI Marfiŝo relative malgranda inter 10 cm kaj 20 cm, kun mallarĝa longa korpo, vivanta en grandaj svarmoj, kies unu specion (Engraulis encrasicolus) estas manĝebla, sed havas iom akre amaran guston, pro kio ĝi estas preparata kiel anĉovo; genro el la ordo klupeoformaj (Engraulis): ili kunpremiĝis simile al sardeloj [1]; Gastono englutis unuan sardelon, kaj duan, kaj trian, sin interrompante nur por trinki [2]; oni faras la fiŝfarunon kaj fiŝoleon ĉefe el grasaj fiŝaj specioj kiel el engraŭlo, haringo, sardino [3]. VD:anĉovo
1. H. Heine, trad. L. L. Zamenhof: La Rabeno de Baĥaraĥ, 1929
2. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekoka
3. Vikipedio, Fiŝfaruno
angle:
anchovy
beloruse:
анчоўс
bulgare:
хамсия
ĉeĥe:
nasolená ančovička
ĉine:
[tí], 鳀 [tí]
france:
anchois
germane:
Sardelle, Anchovis
hispane:
anchoa, boquerón
hungare:
szardella, ajóka
itale:
acciuga, alice
japane:
塩漬けイワシ [しおづけイワシ], 塩漬けアンチョビー [しおづけアンチョビー]
latinece:
Engraulis encrasicolus Engraulis
nederlande:
sardien, sardine
pole:
sardela
portugale:
enchova, biqueirão
ruse:
анчоус, хамса
slovake:
nasolené očko
ukraine:
сардина (в олії), тюлька, анчоус (солоні)

administraj notoj