Sĥeld/o, Skeld/o PIV1

Sĥeldo, Skeldo

GEOG Rivero, fluanta el Francujo, tra Belgujo al Nederlando, kie ĝi fluas en la Nordan Maron: li atentigis, ke surstrandiĝoj de kaĉalotoj sur la flandra marbordo aŭ en la rivero Skeldo jam plurfoje estis konstatitaj [1]; Zelando […] konsistas el kelkaj duoninsuloj kiuj iam estis apartaj insuloj […], Zelanda Flandrujo estas parto de Zelando sude de la elfluofunelo de la rivero Sĥeldo [2]; la kompatindulo dronis en Skeldo [3]; la ĉefa, okulfrapa parto kombinis novan tunelon sub la rivero Skeldo kun aldona dunivela ponto, du kilometrojn longa, super loĝkvartaloj kaj haveno, por norde kompletigi ring-ŝoseon [4].
1. Wim M. A. de Smet: Gigantoj sur strandoj, Monato, 1998/11, p. 22
2. Vikipedio, Zelando
3. Yves Bellefeuille: Ne por lernantoj, sed por spertuloj, Monato, 2008/10, p. 21
4. Ivo Durwael: Ponto per tunelo subfosita, Monato, 2010/06, p. 17
angle:
Scheldt
beloruse:
Шэльда, Эско
bulgare:
Шелда
ĉeĥe:
Šelda
france:
Escaut
germane:
Schelde
hispane:
Escalda
hungare:
Schelde
itale:
Schelda
japane:
スケルデ川 [スケルデかわ]
katalune:
Escalda
nederlande:
Schelde
pole:
Skalda
portugale:
Escalda
ruse:
Шельда, Эско
ukraine:
Шельда

administraj notoj