sindrom/o PIV2

sindromo

MED Simptomaro: antaŭmenstrua sindromo [1]; esplori la sindromon por trovi la kaŭzon de malsano [2]; viruso, provokanta ĉe homo la tiel nomatan sindromon de imunoperdo, tio estas aidoso [3]; „sarso” (Sever-Akuta Respira Sindromo) [4]; plejparto pereis precipe pro hemoragia sindromo [5]; oni interpretas la vortojn „metabola sindromo” kiel tro da internaĵa graso [6]; (figure) tiu religia diskriminacio ne limiĝas al ia „sindromo post la 11a de septembro” [7]. VD:morbo
1. trad. Frank kaj Paŭlin': adoleskantinaj demandoj, 5, 1999
2. -: Ĉina Medicino, [vidita je 2006-10-02]
3. Monato, Vladimir Lemelev: Afriko kaj aidoso, 2004
4. Monato, Stefan Maul: Propagando danĝera, 2003
5. Monato, Vladimir Lemelev: Damokla glavo super la homaro, 2004
6. Monato, Hori Yasuo: Dikuloj maldikiĝu!, 2009
7. Monato, Istvan Ertl: Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj, 2003
beloruse:
сындром
ĉeĥe:
soubor příznaků, syndrom
ĉine:
綜合症 [zōnghézhèng], 综合症 [zōnghézhèng], 綜合徵 [zōnghézhēng], 综合征 [zōnghézhēng], 併發症狀 [bìngfāzhèngzhuàng], 并发症状 [bìngfāzhèngzhuàng], 出差錯 [chūchācuò], 出差错 [chūchācuò], 同时存在的事物 [tóngshícúnzàideshìwù], 同時存在的事物 [tóngshícúnzàideshìwù], 症候群 [zhènghòuqún], 綜合征 [zōnghézhèng], 综合征 [zōnghézhèng]
france:
syndrome
germane:
Syndrom
itale:
sindrome
japane:
症候群 [しょうこうぐん]
nederlande:
syndroom
pole:
syndrom
slovake:
syndróm, súbor príznakov
ukraine:
синдром, комплекс симптомів

administraj notoj