sism/a PV , seism/o PIV1

sismo, seismo

GEOL Tertremo: dum tia sismo, plato de la submara planko malsupreniras, rilate al alia plato [1]; la mastrumanta firmao de la atoma areo […] indikis post la du seismoj ke ĝi ne konstatis materialajn konsekvencojn [2].
VD:sismografo, sismologio
1. Vikipedio, Cunamo, 2019-09-09
2. -: Japanio : du fortaj tertremoj apud la centralo Fukuŝimo Dajĉi, Neniam milito inter ni, 2014-09-28
ĉeĥe:
zemětřesení
france:
séisme
katalune:
sisme
slovake:
zemetrasenie

sisma, seisma

GEOL Rilatanta al la tertremoj kaj iliaj efikoj: „El sisma zono“ (poemaro de Mikaelo Giŝpling) [3].
3. Giŝpling M.: El sisma zono, 1994
angle:
seismic
beloruse:
сэйсьмічны
france:
sismique
germane:
seismisch
hungare:
szeizmikus
katalune:
sísmic
nederlande:
seismisch
pole:
sejsmiczny
ruse:
сейсмический

administraj notoj