skler/o PVEF

sklero

ANA La blankeca dermo de la okulo: inter la sklero kaj la retino [1]; nur malmultaj pacientoj montris gravajn difektojn de la retino kaj de la vidonervo, kelkfoje kserozo de la sklero ĉeestis [2]; blua kolorigo de la sklero povas esti rimarkita en iuj kazoj de fermanko-anemio [3]; Malta hundo [kun] nigraj grandaj okuloj (sklero [ne] videbla) [4].
1. Hispana Esperanto-Gazeto, n-ro 47, Aprilo 1935
2. d-ro Kunschert: Hemeralopio en la prusa armeo, Voĉo de Kuracistoj, n-ro 7 1911, p. 102
3. Vikipedio, Anemio
4. Vikipedio, Malta hundo
angle:
sclera
beloruse:
склера
ĉeĥe:
bělima, skléra
ĉine:
巩膜 [gǒngmó], 鞏膜 [gǒngmó]
france:
sclère, sclérotique
germane:
Sklera, Lederhaut des Auges, weiße Augenhaut
hungare:
inhártya (szemé)
itale:
sclera
katalune:
escleròtica
nederlande:
harde oogvlies
pole:
białkówka (oka)
ruse:
склера
slovake:
očné bielko

administraj notoj