skuril/a

skurila

(malofte)
Ridinde aŭ fremdige strangeta, subtile rompanta konvencion: karikaturo, skurila sed trafa, en nacia gazeto perfekte kaptis la viziton [1]; baldaŭ aperis pliaj novaĵoj skurilaj kaj kuriozaj [2]; nu, finfine, vi krias: skurila redaktoro arestita, […] sendube pro krimoj kontraŭ gramatiko, stilo, deco [3]. SIN:bizara, drola, kuriozaVD:groteska2, komika
Rim.: Pro eventuale neatenditaj kunsencoj de similformaj vortoj en diversaj nacilingvoj, tiu vorto povus facile kaŭzi miskomprenojn. Prefere uzu iun el la sinonimoj, laŭbezone precizigante per aldona adverbo.
1. Paul Gubbins: Vestoj kaj investoj, Monato, 2015/12, p. 5
2. Jomo Ipfelkofer: La parlamentano kaj la pornografiaĵoj, Monato, 2014/5, p. 13
3. Paul Gubbins: Skeptikismo eŭropa kaj polica, Monato, 2012/02, p. 5
angle:
ludicrous, droll
beloruse:
дзівацкі
ĉine:
古怪 [gǔguài], 咄咄怪事 [duōduōguàishì], 奇异 [qíyì], 奇異 [qíyì]
france:
bizarre
germane:
wunderlich, eigenwillig, skurril, kauzig, absonderlich
nederlande:
bizar
pole:
grubiański

administraj notoj