skut/i PIV1

skuti

(ntr)
SPO Veturi1 per skutilo: Marwine kaj mi skutis dum unu semajno de la Nordmara bordo […] al la Germana landlimo [1].
1. R. Haveman: Skutado, 2008-08-28
beloruse:
 катацца на самакаце
ĉeĥe:
 jezdit na koloběžce
france:
 trottiner (faire de la trottinette)
germane:
 Roller fahren, rollern
hispane:
 montar en patinete
hungare:
 rollerezik
itale:
 pattinare (con monopattino)
katalune:
 patinet
nederlande:
 steppen
pole:
 jeździć na hulajnodze
ruse:
 кататься на самокате
slovake:
 kolobežkovať sa
ukraine:
 кататися на самокаті

skutilo

Durada veturilo, kun etaj radetoj, stirstango kaj piedplato, kiun oni irigas antaŭenpuŝante ĝin per unu piedo: placeto, kiu pleniĝos je knabetoj kun [s]iaj skutiloj [2]; la „ĉududu“ [estas] duradaj veturiloj faritaj el ligno, nek biciklo, nek skutilo [3]. VD:biciklo, triciklo, skotero

faldebla skutilo
CC BY-SA 3.0  [4]

transportado de bananoj sur skutilo „ĉu-ku-du“
CC BY-SA 2.0  [5]
beloruse:
 самакат
ĉeĥe:
 koloběžka
france:
 trottinette
germane:
 Roller
hispane:
 patinete
hungare:
 roller
itale:
 monopattino
katalune:
 patinar (amb patinet)
nederlande:
 step, autoped
pole:
 hulajnoga
rumane:
 trotinetă
ruse:
 самокат
slovake:
 kolobežka
ukraine:
 самокат

elektroskutilo, elektra skutilo

Skutilo pelata per elektra motoro: ĉu vi hodiaŭ vidis la du elektrajn skutilojn, apud la bushaltejo? [6].
6. E. Tantal: Misteroj - Elpensita aŭ vera? (4), Turka Stelo, 2022-02
france:
 trotinette électrique
itale:
 monopattino elettrico

administraj notoj

~ilo: Mankas verkindiko en fonto.