3soci/o JED
socio
- 1.

Granda, stabila grupo da homoj kunvivantaj en iu epoko kaj en iu
regiono, kun siaj interrilatoj, siaj komunaj historio, kulturo kaj
moroj:
figuretoj, kiuj havas tre malgrandan signifon en la
socio kaj por la socio, ili estas bagatelaj
ŝaksoldatoj sur la granda ŝaktabulo de la homaro
Marta
;
la seksaj reguloj de la nuntempa socio kaŭzas multan
suferadon, kaj ni ankoraŭ bezonas sincerajn kontribuojn
al la civilizita pridiskutado de tiaj problemoj
[1];
por pli bone superregi la socion, la burokrataro kreis
artefaritan lingvon „ptydepe“ kiel sian
taŭgan instrumenton
[2];
ĉia socio postulas leĝojn;
feŭda, kapitalisma socio;
via tundra socio estas socio de primitiva komunismo
[3].
etno,
etnologio,
grupo 1.a,
sociologio,
ŝtato- 2.
Kuniĝo da samspecaj bestoj kune vivantaj:
socio da abeloj, formikoj, kastoroj.
1.
M. Boulton: Kelkaj pensoj pri literaturo kaj moralo, Nica Literatura Revuo, 1956-07 ĝis 08, 1:6
2. J. Patera: Fikcia lingvo por la burokrataro, Monato, 2003:4
3. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, La trimova ŝakproblemo
2. J. Patera: Fikcia lingvo por la burokrataro, Monato, 2003:4
3. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, La trimova ŝakproblemo
- angle:
- society
- beloruse:
- грамадзтва, супольнасьць, папуляцыя
- ĉine:
- 外场 [wàicháng], 外場 [wàicháng], 社团 [shètuán], 社團 [shètuán], 社会 [shèhuì], 社會 [shèhuì], 公家 [gōngjiā]
- france:
- société
- germane:
- 1. Gesellschaft 2. Gemeinschaft
- hispane:
- sociedad
- hungare:
- társadalom
- itale:
- società
- japane:
- 社会 [しゃかい], 世間 [せけん]
- nederlande:
- maatschappij, samenleving
- pole:
- 1. społeczeństwo 2. stado, społeczność
- ruse:
- общество 1. социум, формация (общественная) 2. сообщество
- svede:
- samhälle
- tokipone:
- kulupu
- ukraine:
- суспільство, громадськість, популяція
socia
- 1.
- Koncernanta la socion: la sociaj sciencoj; alia socia sferoZ ; la nuntempa socia statoZ .
- 2.
- Koncernanta la komunajn ekonomiajn interesojn kontraste je politikaj: la socia organizoB ; tiu ne estas socia sed politika demando.
- 3.
- Vivanta en socio: la homo estas socia estulo.
- angle:
- social 2. communal
- beloruse:
- грамадзкі, сацыяльны
- ĉeĥe:
- společenský
- ĉine:
- 社会性 [shèhuìxìng], 社會性 [shèhuìxìng]
- france:
- social
- germane:
- 1. gesellschaftlich
- hispane:
- social
- hungare:
- társadalmi, szociális
- itale:
- sociale
- japane:
- 社会の [しゃかいの], 社会的な [しゃかいてきな], 社会生活を営む [しゃかいせいかつをいとなむ]
- nederlande:
- maatschappelijk
- pole:
- społeczny
- ruse:
- общественный, социальный
- slovake:
- spoločenský
- svede:
- social 1. samhällelig 2. samhällelig
- tokipone:
- kulupu
- ukraine:
- суспільний, громадський, соціальний
sociemo
Emo kaj kapablo por ofta, facila rilatado kun homoj:
„ha, ha.“ li frotis la manojn kun bonhumora sociemo kaj
residigis la postaĵon iomete pli dekstren
[4];
sociemo kaj amikeco estas en la plimulto de la homoj
nura komerca afero, kiu nur daŭras dum ili bezonas ĝin
[5].
4.
J. Francis: Misio sen Alveno, 1982
5. M. de Sablé, trad. W. Kirschstein: Maksimoj, La Ondo de Esperanto, 1998:11 (49)
5. M. de Sablé, trad. W. Kirschstein: Maksimoj, La Ondo de Esperanto, 1998:11 (49)
- beloruse:
- таварыскасьць
- ĉeĥe:
- družnost, smysl pro družnost
- france:
- sociabilité
- hispane:
- sociabilidad
- itale:
- socialità
- pole:
- towarzyskość
- slovake:
- družnosť
ensociiĝo
Trovo de funkcio en la koncerna socio,
adaptiĝo al ĉirkaŭaj moroj:
la ensociiĝo kaj evoluado de planlingvo povas
liveri al homaro novajn konojn
[6];
blinduloj, surduloj aŭ surdblinduloj ricevu instruadon
... en medioj kiuj plejbonigas la lernprogreson
kaj la ensociiĝon
[7].
6.
Liu Haitao:
Aplikata interlingvistiko, [2007]
7. -, trad. V. Lutermano: Konvencio pri la rajtoj de handikapitoj, 2008
7. -, trad. V. Lutermano: Konvencio pri la rajtoj de handikapitoj, 2008
- beloruse:
- сацыялізацыя, інтэграцыя ў грамадзтва
- ĉine:
- 社会化 [shèhuìhuà], 社會化 [shèhuìhuà]
- france:
- intégration sociale, socialisation
- hispane:
- integración social, socialización
- itale:
- integrazione sociale, socializzazione
- pole:
- połączenie, socjalizacja
kontraŭsociulo
-
Tiu, kiu ne agas laŭ la moroj de la ĉirkaŭa socio,
ne kunmiksiĝas kun homoj, vivas aparte,
mizantrope:
ni ne estas aro da mizantropoj kaj kontraŭsociuloj
[8].
marĝenulo
- beloruse:
- асацыяльная асоба, сацыяфоб
- france:
- asocial (subst.)
- germane:
- Asozialer
- hispane:
- asocial (subst.)
- itale:
- asociale (sost.)
- pole:
- antyspołeczny, aspołeczny
administraj notoj
~a:
Mankas verkindiko en fonto.