*sol/a UV

*sola

1.
Neakompanata, ne estanta kun aliaj, izolita: li ĉesis promeni sola kaj komencis serĉi societon [1]; ili apartenu al vi sola, sed ne al aliaj kun vi [2]; se vi blasfemas, vi sola suferos [3]; preteriris sola paro, brako sub brako [4]; forkuros la tuta popolo, kiu estas kun li, tiam mi mortigos la reĝon solan [5].
2.
Nehelpata: li prenis sur siajn ŝultrojn nian tutan aferon, […] li sola subtenadis ĝin tiel longe [6]; kion povas fari li sola kontraŭ cent dudek homoj [7]?
3.
Unu kaj neniu kroma: en la tuta afero mi sola estas kulpa [8]; ne diru, ke ĉiuj junuloj filoj de la reĝo estas mortigitaj, ĉar nur Amnon sola mortis [9]; ŝprucu sur ilin nur unu solan guton de tiu ĉi trinkaĵo, tiam iliaj brakoj kaj fingroj disfalos [10]. VD:nur
4.
Ununura ekzistanta, unika: mi estis filo dorlotata kaj sola de mia patrino [11]; funebru kiel pro sola filo, ploru maldolĉe [12]; en la nuna minuto Esperanto, vere, aperas kiel sola kandidato por lingvo internacia [13]; tio estas la sola vojo, kiu kun plena certeco alkondukos nin al nia celo [14].
VD:unuopa
afrikanse:
eensaam
albane:
i vetëm
amhare:
ብቸኛ
angle:
alone
arabe:
وحيد
armene:
մենակ
azerbajĝane:
tək
beloruse:
1. адзін, самотны 2. адзін, сам 3. адзіны 4. адзіны
bengale:
নির্জন
ĉeĥe:
sám, jediný, osamocen, osamělý, samotný
ĉine:
[dīng], 单个 [dānge], 單個 [dānge], 单独 [dāndú], 單獨 [dāndú], 独 [dú], 獨 [dú], 独个 [dúgè], 獨個 [dúgè], 独独 [dúdú], 獨獨 [dúdú], 独自 [dúzì], 獨自 [dúzì], 孑然 [jiérán], 煢 [qióng], 茕 [qióng], 惸 [qióng], 孤 [gū], 孤单 [gūdān], 孤單 [gūdān], 单单 [dāndān], 單單 [dāndān]
dane:
enlig
estone:
üksildane
eŭske:
bakarti
filipine:
kaisa-isa
france:
seul
galege:
solitario
germane:
allein 4. einziger
guĝarate:
એકલા
haitie:
Lone
hinde:
लोन
hispane:
solo
hungare:
1. egyedül 2. egyedül, egymaga 3. egyesegyedül 4. egyedüli, egyetlen
igbe:
nanị
indonezie:
sendiri 4. satu-satunya
irlande:
aonaracha
islande:
lone
japane:
ローン
jide:
יינציק
jorube:
daduro
kanare:
ಒಂಟಿ
kartvele:
მარტოხელა
kazaĥe:
жалғыз
kimre:
eich pen eich hun
kirgize:
жалгыз
kmere:
តែ
koree:
고독한
korsike:
sulitariu
kose:
eyedwa
kroate:
usamljeni
latine:
agitur
latve:
vientuļš
laŭe:
ການ
litove:
vienišas
makedone:
осамен
malagase:
irery
malaje:
3. keseorangan
malajalame:
ഏക
malte:
isolati
maorie:
ana’e
marate:
एकमेव
monge:
leeg
mongole:
цорын ганц
nederlande:
alleen
nepale:
लोन
njanĝe:
bakuman
okcidentfrise:
lone
panĝabe:
ਇਕੋ
paŝtue:
د سرغړولو
pole:
sam, samotny, osamotniony
ruande:
wenyine
ruse:
1. один (в знач. прилагательного), одинокий 2. один (в знач. прилагательного) 3. единственный 4. единственный
samoe:
toatasi
sinde:
لون
sinhale:
තනි වූ
skotgaele:
aonar
slovake:
jediný, osamelý
slovene:
samoten
somale:
keliya
ŝone:
Lone
sote:
ka bomong ba chesehang
svahile:
ya lone
taje:
คนเดียว
tamile:
தனி
tatare:
ялгыз
telugue:
ఒంటరి
tibete:
གཅིག་པོ་
turke:
yalnız
ukraine:
самотній
urdue:
واحد
uzbeke:
yolg’iz
vjetname:
đơn độc
zulue:
oyedwa waba

sole

1.
Izolite, neakompanate aŭ nehelpate: promeni sole; sole per miaj piedoj mi trairos [15]; malfeliĉo malofte venas sole PrV ; baldaŭ montriĝis, ke nur la vorto „Esperanto“, (sole aŭ kun aliaj vortoj), klare diferencigas nian lingvon de aliaj [16].
Rim.: En tiu senco oni uzas prefere la adjektivan formon.
2.
Estante ne pli multa aŭ konsiderate sen iu aŭ io alia; esceptante la aliajn; nur: tio estas la sole ebla natura irado de la aferoj [17]; mi perdus la estimindan kaj karan homon, kiu ne sole donas al mi feliĉon de koro, sed per sia laborado ankaŭ asekuras mian ekzistadon Marta ; [ili] ĝuas ne sole ĉiujn bonojn de la vivo, sed ankaŭ la honoran nomon de „instruituloj“ [18]; al ĉia lando oni povas veni ne sole de oriento, sed ankaŭ de okcidento [19]; tian anaron oni povis ne sole ekvidi, sed eĉ senti de malproksime [20].
Rim.: Por insisti, Zamenhof uzas ofte, kvazaŭpleonasme, la duoblan esprimon sole nur: en la lingvo internacia oni devas obei sole nur la logikon [21]; el tiu ĉi tuta grandega nombro nur du, sole nur du atingis efektiviĝon [22]; la domon de David sekvis sole nur la tribo de Jehuda [23].
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 20:19
16. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
18. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
19. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, I
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
21. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
22. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VII
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 12:20
beloruse:
1. самотна 2. толькі, адзіна
ĉeĥe:
jedině, jen, pouze, sám, toliko, výhradně
france:
seulement 1. isolément, tout seul
germane:
1. allein, nur
hungare:
csak, csupán, egyedül 1. egyedül malfeliĉo malofte venas ~e: a baj ritkán jár egyedül.
indonezie:
sendirian
japane:
単独で [たんどくで], 独力で [どくりょくで], ただ, ~だけ
nederlande:
alleen, uitsluitend
pole:
jedynie, samotnie
ruse:
1. в одиночку, одиноко 2. только, лишь, единственно
slovake:
jedine, len, výlučne
turke:
yalnızca
ukraine:
сам, один, одиноко, поодинці, самітно, самотньо, тільки, лише

solo

1.
Soleco: en nord' unu pino en solo dormetas sur nuda altaĵo [24]; noktinkuba solo [25].
2.
MUZ Prezento de unuopa artisto; peco destinita por tia prezento: la doma instruisto ludos solon sur la fluto Fab3 ; la pionira himno, poste marŝado kun ruĝaj flagoj, poste solo-elpaŝoj Metrop ; persona etoso […] kutime ĉeestas liajn solo-koncertojn [26]. VD:solisto
24. L. L. Zamenhof: En nord' unu pino en solo..., el Heine
25. La Ondo de Esperanto, 2002, №6
26. La Ondo de Esperanto, 2001, №10
angle:
solo 1. loneliness
ĉine:
独奏 [dúzòu], 獨奏 [dúzòu], 独唱 [dúchàng], 獨唱 [dúchàng]
france:
solo 1. solitude
germane:
Solo 1. Einsamkeit
indonezie:
1. kesendirian 2. solo
japane:
ただ一人 [ただひとり], ただ一つ [ただひとつ], ソロ [そろ], 独奏 [どくそう], 独唱 [どくしょう]
pole:
1. solo, coś pojedynczego 2. utwór solowy
ruse:
соло

soleco

Stato de iu estanta sola: dum li preĝis en soleco, la disĉiploj estis kun li [27]; ŝi sidis en sia soleco, sed neniam la tempo tiel rapide forflugis por ŝi [28]; lia brusto pleniĝis de la sento […] soleco [29]; konvalo el la soleco de la arbaro [30]; la edziĝa altaro savis la junan virinon de la suferoj de soleco Marta .
angle:
loneliness
beloruse:
самота
ĉeĥe:
osamělost
ĉine:
孤单 [gūdān], 孤單 [gūdān], 与世隔绝 [yǔshìgéjué], 與世隔絕 [yǔshìgéjué], 孤寡 [gūguǎ]
france:
solitude
germane:
Einsamkeit
hispane:
soledad
hungare:
magány, egyedüllét
indonezie:
kesendirian
japane:
孤独 [こどく], 孤立 [こりつ]
nederlande:
eenzaamheid
pole:
samotność, osamotnienie
ruse:
одиночество
slovake:
samota
turke:
yalnızlık
ukraine:
самота

soleca

Izolita; malproksima je ĉiuj aliaj; malhavanta kunulojn; senakompana; senhelpa: korfavoru min, ĉar mi estas soleca kaj mizera [31]; li atingis malgrandan preĝejon, kiu staris tute solece sur monteto [32]; urbo fortikigita estos solecigita, loĝloko estos forlasita kaj forrestigita [33].
angle:
lonely
beloruse:
самотны
ĉeĥe:
jediný, osamocen, osamělý, samotný, sám
ĉine:
孤单 [gūdān], 孤單 [gūdān], 寂寞 [jìmò], 孤 [gū], 孤独 [gūdú], 孤獨 [gūdú], 落寞 [luòmò], 寞 [mò], 孤寂 [gūjì], 独行 [dúxíng], 獨行 [dúxíng], 孤零零 [gūlínglíng], 嬛 [qióng]
france:
solitaire
germane:
einsam
hungare:
magányos
indonezie:
kesepian
japane:
孤独な [こどくな], 孤立した [こりつした]
nederlande:
eenzaam
pole:
samotny, zaciszny, ustronny
ruse:
одинокий
slovake:
opustený, pustý
tibete:
ཁེར་རྐྱང་

solsola

Absolute sola; ununura, solega: ŝiaj geavoj […] havis en ŝi sian solsolan konsolon [34]; solsole pri tio mi devis pensi, kiamaniere eki la amludon [35].
34. S. Larbar: Karuseloj, 1987
35. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Plendoj de Jozefo arestita
beloruse:
адзінюткі, адзінюсенькі
ĉeĥe:
jediný, osamocen, osamělý, samotný, sám
ĉine:
唯一 [wéiyī]
france:
seul et unique
indonezie:
satu-satunya
japane:
たった一つの [たったひとつの]
pole:
jeden jedyny
slovake:
jediný, osamelý
ukraine:
один-єдиний, сам-самісінький

administraj notoj