spam/o Komputeko

spamo

KOMP(komune)
Nedezirata reklamo amase distribuata per retpoŝto: por tiu malagrabla fenomeno jam establiĝis (ankaŭ en la esperantlingvaj retforumoj) nova vorto: spamo [1]; ni havas la eblojn: fermi tiun ĉi rubrikon, inventi falsajn reagojn aŭ publikigi la spamojn, kiujn ni abunde ricevas [2]; spame disanonci sin al ĉiuj konataj retadresoj de esperantistoj [3]; post preskaŭ tri monatoj, alvenis la unuaj spamleteroj kaj virusoj al la unua adreso [4]; vaste uzata komerca kontraŭspama programo forfiltris ĉiujn mesaĝojn enhavantajn la literon „p“ [5]! la plej multaj spamsendiloj estas simplaj programoj, kiuj sendas multajn mesaĝojn kaj ne zorgas reprovi [6].
Rim.: Laŭ BL: Prefere diru (reta) trudmesaĝo, rubmesaĝo.
1. Paŭl Peeraerts: Trudata reklamo: ĉu haltigebla, Monato, 1998/04, p. 14
2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Reagoj
3. Grigorij Arosev, Andrej Grigorjevskij: Abonu!, Monato, 2004/03, p. 15
4. Paul Peeraerts: Kiel protekti retadresojn?, Monato, 2005/07, p. 22
5. Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, Monato, 2003/11, p. 15
6. Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, Monato, 2003/11, p. 15
angle:
spam
beloruse:
спам
ĉine:
垃圾邮件 [lājīyóujiàn], 垃圾郵件 [lājīyóujiàn]
france:
spam (activité)
germane:
Spam
hungare:
spam, levélszemét
japane:
スパム
nederlande:
spam
pole:
spam
ruse:
спам

spamaĵo

KOMP(komune)
Trudmesaĝo sendita per retpoŝto; spammesaĝo: ĉiusemajne mi ricevis centojn da „spamaĵoj“ ĉiaj: pri usonaj produktoj, kuracistoj kaj dentistoj en Kalifornio, ferioj en Disneyland, adolta kaj infana pornografio, asekuro, ktp [7]; ĝisdatigi la filtrilon, por ke ĝi ĝuste trafu la spamaĵojn, estas grandega laboro [8].
7. Garbhan MacAoidh: Damnita komputilo! Diabla Interreto!, Monato, 2003/01, p. 22
8. Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, Monato, 2003/11, p. 15
angle:
spam message
beloruse:
спам (паведамленьне)
ĉine:
垃圾邮件 [lājīyóujiàn], 垃圾郵件 [lājīyóujiàn]
france:
spam (message publicitaire)
germane:
E-Mail-Spam
hungare:
spamlevél, reklámlevél
nederlande:
spambericht
pole:
spam (e-mail)
ruse:
спам (сообщение)

spamisto

KOMP(komune)
Reklamisto, kiu uzadas spamon: […] kaŝi vian adreson, tiel ke spamistoj ne trovu ĝin [9]; la asocio […] pretas donaci la sumon de 10 000 usonaj dolaroj [subtenante] la akuzon de profesia spamisto [10].
Rim.: Laŭ BL: Prefere diru (reta) trudmesaĝisto.
9. Paŭl Peeraerts: Trudata reklamo: ĉu haltigebla, Monato, 1998/04, p. 14
10. Paŭl Peeraerts: Serĉata: spamistoj, Monato, 2003/11, p. 17
angle:
spammer
beloruse:
спамэр
france:
spameur
germane:
Spammer
hungare:
spamküldő
japane:
スパム業者 [スパムぎょうしゃ]
nederlande:
spammer
pole:
spamer
ruse:
спаммер

kontraŭspamilo, spamfiltrilo

KOMP Kromprogramo de retpoŝtilo, kiu apartigas aŭ detruas spamaĵojn: vi ricevos retpoŝtan kopion, se via spam-filtrilo ne blokos ĝin [11]; [se] vi ne ricevos respondon ene de normala tempoperiodo, indas suspekti, ke via letero estis barita de iu misagordita spamfiltrilo [12].
11. W. Diestel: Revo-redaktilo, 2019
12. Paŭl Peeraerts: Ret-malsano, Monato, 2007/08, p. 5
angle:
anti-spam tool
beloruse:
спам-фільтар
france:
antispam
nederlande:
spamfilter
pole:
filtr antyspamowy

administraj notoj