speci/o SPV

specio

BOTZOO Ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj, kies membroj povas interkruciĝi kaj heredigi siajn ecojn (species): la botanikistoj asertas, ke post 50 jaroj 60 000 plantspecioj estos malaperintaj [1]. TUT:genro
1. R. Roze: Vivisekcio de polenero, Monato, 1997:11, p. 12a
angle:
species
beloruse:
від (біялягічны)
ĉeĥe:
živočišný druh
france:
espèce (biol.)
germane:
Art
hungare:
faj, species
latinece:
species
nederlande:
soort
pole:
gatunek
ruse:
вид (биологический)
slovake:
živočíšny druh

speciismo

POL Opinio, ke homo havas pli vastajn rajtojn ol aliaj estuloj, rigardata kiel speco de rasismo fare de kontraŭspeciistoj: por streki la disigan linion inter ni kaj la aliaj bestoj ... se vi elektus la aspekton, kiel barieron, vi estus kulpa pri iu tipo de rasismo: la speciismo, kiu ne estas malpli grava [2].
2. P. L. Cinquantini: La rajtoj de bestoj, [vidita en 2008]
france:
spécisme

subspecio

BOTZOO Tuto de vivuloj de sama specio prezentantaj apartajn, nature heredatajn ecojn, pli klare distingebla ol variaĵo (subspecies): neniu klara dividlinio estis desegnita inter specioj kaj subspecioj [3].
VD:raso
ĉeĥe:
poddruh, subspecies (plemeno, rasa)
france:
sous-espèce
latinece:
subspecies
slovake:
odroda, poddruh

invada specio

EKOL Specio, kiu abunde establiĝas en nova teritorio forpelante aŭ malprosperigante lokajn speciojn: la manglo estas konsiderata kiel invada specio en iuj lokoj kia Havajo, kie ĝi konstituas unuspeciajn densaĵojn [4].
4. Vikipedio, Manglo, 2014-06-26
angle:
invasive species
beloruse:
інвазыўны від
france:
espèce envahissante, espèce invasive

administraj notoj