spekul/i

spekuli

Spekulacii: svarmis komercistoj, kiuj laŭte diskutadis kaj spekuladis pri ĉiuspecaj produktaĵoj [1]; bankoj, […] spekulante je ĉiam altiĝantaj prezoj de nemoveblaĵoj, financis hipotekojn de personoj, kiuj tute ne kapablis repagi [2]; nia nuna kapitalisma ekonomiko, kie koncentriĝas la homa avido, la spekulemo senlima [3]; rizkolektantoj spekulcele retenis siajn stokojn [4].
VD:spekulativi
1. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 27a, p. 68a
2. Monato, Martin Decaluwe: Oni povas diri ĉion ajn, 2009
3. Gilbert Ledon: Kulturo de milito, Monato, 2000/06, p. 5
4. Monato, Fidilalao Henriel: Rizo: senelira problemo, 2006
angle:
speculate (financial)
beloruse:
спэкуляваць
ĉeĥe:
spekulovat, špekulovat
ĉine:
投机 [tóujī], 投機 [tóujī], 倒买倒卖 [dǎomǎidǎomài], 倒買倒賣 [dǎomǎidǎomài], 倒卖 [dǎomài], 倒賣 [dǎomài], 期待得到 [qīdàidédào]
france:
spéculer
germane:
spekulieren
hungare:
spekulál
japane:
投機をする [とうきをする], 思わく売買をする [おもわくばいばいをする]
nederlande:
speculeren
perse:
سوداگری کردن، سفته‌بازی کردن
pole:
spekulować
ruse:
спекулировать
slovake:
špekulovať
ukraine:
спекулювати, грати на біржі

spekulado PIV

EKON Negocado pri varoj aŭ bienoj kun la espero ricevi profiton el la revendo: la franca banko anoncis perdon de […] 4,8 miliardoj […] kaŭzitaj de malsukcesinta spekulado [5]; gajnoj per (kontraŭleĝa) spekulado [6]. borso estas instrumento de ekspluatado, de spekulado kaj mizero [7].
5. Roland Rotsaert: Kreditkrizo daŭras, Monato, 2008/07, p. 15
6. Stefan Maul: Kapitalismo sen masko, Monato, 2002/08, p. 8
7. Gilbert Ledon: Kulturo de milito, Monato, 2000/06, p. 5
beloruse:
спэкуляцыя
ĉine:
投机 [tóujī], 投機 [tóujī]
france:
spéculation
germane:
Spekulation
japane:
投機 [とうき], 思わく売買 [おもわくばいばい]
nederlande:
speculatie, het speculeren
pole:
spekulacja
ukraine:
спекуляція

spekulanto PIV

EKON Tiu, kiu spekulas: koruptemaj spekulantoj [8]; la pruntoj finfine alvenas ĉe spekulantoj kaj aliaj bankoj, kiuj tute ne havas rilaton kun la originaj pruntoprenantoj [9]; la provoko de entreprenaj restrukturadoj estas ŝatata okupo de spekulantoj kaj aliaj financistoj [10].
8. Monato, Fidilalao Henriel: Rizo: senelira problemo, 2006
9. Monato, Roland Rotsaert: Kreditkrizo daŭras, 2008
10. Monato, Roland Rotsaert: Kreditkrizo daŭras, 2008
beloruse:
спэкулянт
ĉine:
倒爷 [daoyé], 倒爺 [daoyé], 投机商 [tóujīshāng], 投機商 [tóujīshāng]
france:
spéculateur
germane:
Spekulant
japane:
投機家 [とうきか]
nederlande:
speculant
pole:
spekulant
ukraine:
спекулянт

administraj notoj

~ado : Mankas verkindiko en fonto.
~anto : Mankas verkindiko en fonto.