*spik/o UV

*spiko

BOT
Infloresko, kie la floroj sidas rekte ĉe la akso: spiko de greno, plantago; kunmetita spiko (spiko ĉe kies meza akso sidas spiketoj, ekz. ĉe tritiko, sekalo, hordeo); jen sep spikoj leviĝas sur unu spiktrunko, dikaj kaj bonaj [1]; spikoj, rostitajn sur fajro [2]; la vento disblovis la spikojn de la greno [3]; la grajnoj falis el la spikoj [4]; spiko malplena plej alte sin tenas (plej nekapablaj homoj estas plej fieraj) PrV .
angle:
ear (of corn, etc), spike (of corn, etc)
beloruse:
колас
ĉeĥe:
klas
ĉine:
[suì]
france:
épi
germane:
Ähre kunmetita ~o: zusammengesetzte Ähre, Scheinähre.
hispane:
espiga
hungare:
kalász, füzér (virágzat)
japane:
[ほ], 穂状花序 [すいじょうかじょ]
katalune:
espiga
nederlande:
aar
pole:
kłos
ruse:
колос
slovake:
klas
turke:
başak
ukraine:
колосся

spikiĝi

Formi spikon: sunbruligita greno antaŭ la spikiĝo [5].
germane:
Ährenbildung

spikumi

(tr)
Postrikolti: (figure) se la elektokomisiono de UEA volus servi al sia asocio, ĝi eble spikumus inter la amaso da talentuloj malpli ol kvardekjaraj [6].
6. La Ondo de Esperanto, 2004, № 4 (114)
angle:
glean (agriculture)
beloruse:
падбіраць (рэшткі пасьля жніва)
ĉeĥe:
paběrkovat, sbírat klasy
france:
glaner
germane:
nachlesen (Ernte)
hispane:
espigar
hungare:
böngészik, tallózik
japane:
落穂を拾う [おちぼをひろう]
katalune:
espigolar
nederlande:
lezen (v.aren)
pole:
zbierać, zebrać pokłosie po żeńcach
ruse:
подбирать колоски
slovake:
paberkovať (na strnisku)
ukraine:
збирати колоски

administraj notoj