*spin/o PV

*spino

1.
ANA Tuto de la sinsekvaj vertebroj formantaj la dorsan parton de la skeleto ĉe la vertebruloj, t.e. vertebraro: en la lernejo ili tiel batis lin per bastonoj, ke krakis lia spino [1]; la malfeliĉulo […] rompis sian spinon en la regiono de kolaj vertebroj ChL ; [la] sonoro […estis] mistera, io dolora, io fantoma, io nepriskribeble spinvibriga KKr ; la nura mencio frostigas mian spinon KrM ; laŭ la tuta spino suprenrampas terura percepto, kvazaŭ iu elborus la spinan medolon MortulŜip ;
2.
(figure) Precipa akso, plej grava linio de io: ĉu vi memoras la spinon de la Movado? [2]; la libroj havas belan spinon, orumitajn kovrilojn kaj folio-eĝojn [3]; etaj kaj mezgrandaj entreprenoj kaj la metiistoj ― spino de la germana ekonomio [4]; la du ĉenoj de DNA: la rubandoj estas la spinoj de la ĉenoj, alternaj fosfataj kaj desoksiribozaj grupoj [5].
HOM:spino (fiziko)
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIII
2. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
3. Monato, Finnlando ― Libro-arto
4. Stefan Maul: Majstroverko, sed nur taktika, Monato, 2000/10, p. 8
5. Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-17
angle:
backbone 1. spine, spinal column
beloruse:
1. пазваночнік, хрыбет 2. хрыбет
ĉeĥe:
páteř
ĉine:
中坚 [zhōngjiān], 中堅 [zhōngjiān], 脊梁 [jǐliáng], 脊梁骨 [jǐlianggǔ], 脊椎 [jǐzhuī], 脊骨 [jǐgǔ], 膂 [lǔ:], 主干线 [zhǔgànxiàn], 主幹線 [zhǔgànxiàn]
france:
1. colonne vertébrale, épine dorsale, rachis
germane:
1. Rückgrat
hispane:
1. columna vertebral 2. columna vertebral (fig.)
itale:
1. colonna vertebrale, spina dorsale
japane:
スピン
nederlande:
1. ruggegraat
perse:
ستون فقرات
pole:
1. kręgosłup
portugale:
1. espinha dorsal
ruse:
1. позвоночник, хребет 2. хребет
slovake:
chrbtica, chrbtová kosť
ukraine:
хребет, гребінь (гори)

administraj notoj