*stal/o UV
*stalo
Loĝejo por brutoj aŭ kortbirdoj:
staloj de ŝafoj
[1];
stalo por kameloj
[2];
Salomono havis kvardek mil stalojn por ĉarĉevaloj
[3];
ŝi kaptis Haĉjon per siaj sekaj manoj, forportis lin en malgrandan stalon kaj
fermis la kradpordon
[4];
en angulo de la stalo kuŝis la pajlolito, sur kiu la maristo ripozis
[5];
la kaprino sekve devis kuŝi kaj dormi en la stalo kune kun la bovino
[6];
[ili] pasigis siajn tutajn vivojn [sen]
konstrui unusolan etan kokostalon
[7];
li ĉirkaŭrigardis la malgrandan malrektiĝintan staleton […],
kikerikantan kokon, saltantan korvon
Metrop
;
hundo-stalo
[8];
ĉevalstalo;
bovoinstalo
[9];
ŝafstalo;
porkostalo
[10].
.
kaĝo,
ĉevalejo,
kok(in)ejo
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 78:70
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 25:5
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 4:26
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Haĉjo kaj Grenjo
5. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
6. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
7. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dektria Ĉapitro
8. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro VIII.
9. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 25:5
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 4:26
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Haĉjo kaj Grenjo
5. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
6. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
7. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dektria Ĉapitro
8. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro VIII.
9. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
- angle:
- stable bovoin~o: shed. porko~o: sty.
- beloruse:
- хлеў, стайня, стойла, канюшня, адрына, пуня
- ĉeĥe:
- chlév, stáj
- ĉine:
- 馬房 [mǎfáng], 马房 [mǎfáng], 牛棚 [niúpéng], 馬棚 [mǎpéng], 马棚 [mǎpéng], 圈 [juàn]
- france:
- étable ĉeval~o: écurie. bovoin~o: bouverie. ŝaf~o: bercail. porko~o: porcherie.
- germane:
- Stall hundo-~o: Hundehütte. ĉeval~o: Pferdestall. bovoin~o: Kuhstall. ŝaf~o: Schafstall. porko~o: Schweinestall.
- hispane:
- establo ĉeval~o: cuadra, caballeriza. bovoin~o: boyera, establo para bueyes. ŝaf~o: redil. porko~o: pocilga.
- hungare:
- istálló ĉeval~o: lóistálló. bovoin~o: tehénistálló. ŝaf~o: juhakol. porko~o: disznóól.
- indonezie:
- kandang hundo-~o: kandang anjing. ĉeval~o: kandang kuda, istal. bovoin~o: kandang sapi. ŝaf~o: kandang domba. porko~o: kandang babi.
- japane:
- 厩舎 [きゅうしゃ], 畜舎 [ちくしゃ], 家畜小屋 [かちくこや], 馬小屋 [うまごや], うまや
- katalune:
- estable ĉeval~o: quadra, cavallerissa. ŝaf~o: cleda, pleta. porko~o: cort, porcellera.
- nederlande:
- stal
- perse:
- استبل، طویله
- pole:
- stajnia ĉeval~o: stajnia. bovoin~o: obora. porko~o: chlew.
- ruse:
- хлев, стойло, конюшня
- slovake:
- chliev, maštaľ, stajňa
- ukraine:
- приміщення для домашніх тварин, хлів, стайня
stalejo
- Korto kun staloj por prizorgado de bestoj: sur iu el la malsupraj terasoj […] estis la stalejo por la rajdbestoj [11].
11.
Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantaziujo en Danĝero
- angle:
- stableyard, farmyard
- beloruse:
- абора, аборына, доржнік, загарад, жывёльны двор
- ĉine:
- 农家庭院 [nóngjiātíngyuàn], 農家庭院 [nóngjiātíngyuàn], 馬舍設備 [mǎshèshèbèi], 马舍设备 [mǎshèshèbèi]
- germane:
- Stallungen, Wirtschaftshof (für Tiere), Stallhof
- indonezie:
- kandang ternak
stalisto
Homo, kies metio estas zorgi pri stalo:
liaj stalistoj estis ankaŭ ĉevalistoj
[12];
ŝi venis vivi enurbe, luis dometon, entreprenis kuiradon
de manĝaĵoj por iuj studentoj, kaj lavadon de vestoj po
kelkaj stalistoj de la Komandoro
[13].
12.
Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro I
13. E. de Bonaero: La Friponeto de Tormes, 1973
13. E. de Bonaero: La Friponeto de Tormes, 1973
- angle:
- stableman
- beloruse:
- канюшы, конюх
- ĉeĥe:
- podkoní, správce konírny, štalmistr, štolba
- ĉine:
- 牛棚 [niúpéng], 僱農 [gùnóng], 雇农 [gùnóng], 牧童 [mùtóng], 馬伕 [mǎfū], 马夫 [mǎfū]
- france:
- garçon d'écurie
- germane:
- Stallknecht
- hispane:
- mozo de establo
- hungare:
- istállószolga
- indonezie:
- pengurus kandang
- japane:
- 厩務員 [きゅうむいん], 馬丁 [ばてい]
- katalune:
- establer
- nederlande:
- stalknecht
- pole:
- stajenny
- ruse:
- конюх, скотник
- slovake:
- pracovník v stajni
enstaligi
- Konduki en stalon kaj tie restigi: la vetero estis tamen relative kvieta kaj la paŝtejoj senneĝaj en la kamparo, la farmistoj ankoraŭ ne enstaligis la ŝafidojn [14].
14.
H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
- beloruse:
- загнаць (у стайню, хлеў)
- france:
- mettre à l'étable
- germane:
- einstallen
- indonezie:
- mengandangi, mengandangkan