Stiri/o

Stirio

POLGEOG
Federacia lando en la sudo de Aŭstrujo kun la ĉefurbo Graco kaj limanta kun Slovenujo: Stirio proponas al ĉiuj sportemaj montbiciklistoj la unikan defion: alpan itineron […] kun 900 km da vojoj [1]; traktato, kiu prezentas la fundamenton de la ŝtatekzisto mem de Aŭstrio kaj la definitivan foriron de la okupaciaj fortoj (Usono, Britio, Francio kaj Sovetio), difinas en sia artikolo n-ro 7 la specialajn rajtojn de slovenoj en Karintio kaj Stirio kaj de kroatoj en Burglando [2]; antaŭ 20 milionoj da jaroj, en la orienta parto de Stirio estis maro kun vulkanaj insuloj [3].
1. Evgeni Georgiev: 900 km tra montbicikla paradizo, Monato, 2000/12, p. 20
2. Monato, Vinko Ošlak: Martela jeso, ambosa neo, 2011
3. Monato, Walter Klag: Iamaj vulkanoj, iama maro, ĉe nuna montaro, 2014
angle:
Styria
beloruse:
Штырыя
ĉine:
施蒂利亚州 [shīdìlìyàzhōu], 施蒂利亞州 [shīdìlìyàzhōu]
france:
Styrie
germane:
Steiermark
itale:
Stiria
japane:
シュタイアーマルク州 [シュタイアーマルクしゅう]
nederlande:
Stiermarken
pole:
Styria
ukraine:
Штірія

administraj notoj