*stri/o PV

*strio

1.
Larĝa streko: strio da arbetoj; serpento […] verda, kun blua strio sur la korpo [1]; Jakob prenis al si bastonojn el verdaj poploj, migdalarboj, kaj platanarboj, kaj senŝeligis sur ili blankajn striojn tiamaniere, ke la blankaĵo sur la bastonoj elmontriĝis [2]; ĉu vi vidas la ruĝan strion sur la ĉielo? ― post kelkaj minutoj leviĝos la suno [3]; reliefstrio (modluro); (figure) restis nenia lumstrio (ombro 4) de espero.
2.
Striforma libera fluo en likva aŭ gasa medio: li ĵetis en la akvon la fiŝon, kiu profundiĝis ĝis la fundo kaj lasis post si longan sangan strion [4]; el la lada pluvtubo fluis sur la pavimon mallarĝa akva strio BonaS-ino ; rigardante la larĝan akvostrion torenti en la banujon el brilanta krano, li diris ironie: ... [5]; [ĝi] trenis post si tra la ĉielo longan strion da fajro [6]; fumstrio spirale leviĝis de lia cigaro; MAR poststrio de ŝipo PIV1 .
3.
(komune) Bendo: strio de ŝtofo [7]; funebra strio [8]; pro la miasmoj ni ligis tolajn striojn antaŭ la naztruojn; oni disŝiris ilin en striojn kaj ĉifonojn [9]; tapiŝo, kiu estis kunkudrita el ruĝaj kaj bluaj strioj [10]; abio […] kun metalstrioj sur la branĉetoj, oni uzis ĝin je la antaŭkristnaska vespero [11]; ili volvis tabakon en strion da papero kaj fumis tiamaniere [12]; [li] havis oran strion ĉirkaŭ la korpo [13].
angle:
1. strip, stripe relief~o: molding, moulding. post~o: track, wake. 3. stripe
ĉeĥe:
linie, proužek, pruh, pás, štráf
ĉine:
条纹 [tiáowén], 條紋 [tiáowén], 条子 [tiáozi], 條子 [tiáozi], 条痕 [tiáohén], 條痕 [tiáohén]
france:
bande (de tissu etc.), filet (d'eau, de fumée...), rayure relief~o: moulure. post~o: sillage (d'une embarcation).
germane:
Streifen 1. Streifen 2. Stromfaden post~o: Fahrwasser (eines Bootes). 3. Streifen, Stoffstreifen, Stoffband
hispane:
franja relief~o: moldura. post~o: estela, reguero.
hungare:
csík 1. csík, sáv relief~o: lemeztag, léctag. fum~o: füstcsík. post~o: hajósodor, nyomdokvíz. 3. szalag
japane:
[きん], しま, 線条 [せんじょう]
nederlande:
strook, streep, reep relief~o: lofwerk.
pole:
pasek, smuga, pręga relief~o: sztukateria. fum~o: smuga dymu. post~o: kilwater, smuga kondensacyjna.
ruse:
1. полоса relief~o: лепнина, лепной орнамент. 2. струя fum~o: струя дыма. post~o: струя за кормой, кильватер. 3. полоса
slovake:
dlhý pás, pruh, úzky, široká čiara
taje:
1. ลายเส้น
ukraine:
смуга, стрічка, борозна, прожилок

strii

(tr)
Fari striojn, kovri per strioj: virkaproj striitaj kaj makulitaj [14]; la monteto estis kovrita de grandaj rokoj kaj striita de sulkoj el grejso.
angle:
stripe
ĉeĥe:
pruhovat
ĉine:
有条纹 [yǒutiáowén], 有條紋 [yǒutiáowén]
france:
rayer, zébrer
germane:
mit Streifen versehen
hispane:
gayar, rayar, hacer franjas de distinto color
hungare:
sávoz, csíkoz
japane:
筋をつける [すじをつける], 線条をつける [せんじょうをつける]
nederlande:
strepen
pole:
prążkować, pręgować
ruse:
проводить полосы
slovake:
pruhy, robiť pásy, šrafovať
ukraine:
проводити смуги, робити нарізки, борозни

bildstrio

BELA Speco de bildrakonto, ĉe kiu la bildoj estas aranĝitaj sinsekve laŭ strio (kiel fotoj sur filmo), ekzemple en ĵurnaloj: en bildgvidita bildrakonto [...] ne plu eblas konsideri la unuopajn bildojn aparte; necesas rigardi ilin kiel komponaĵon kiu formas tuton: ni nun parolas pri bildstrio [15]; la bildstrio mem konsistas el nur 15 paĝoj tre profesie desegnitaj [16].
15. M. Weichert: Cent jaroj Yellow Kid..., Literatura Foiro, nov.-dec. 1996
16. pp: Zamenhof koncize, Monato, jaro 1995a, numero 5a, p. 21a
angle:
comic strip
bulgare:
комикс на една страница
ĉine:
连环图 [liánhuántú], 連環圖 [liánhuántú]
france:
bande dessinée, BD
germane:
Comic
hispane:
tira de cómic, tira cómica, historieta
hungare:
képregény
japane:
劇画 [げきが], 漫画 [まんが]
nederlande:
strip
pole:
komiks, ciąg obrazków
ruse:
комикс
taje:
การ์ตูนช่อง

lumstrio

1.
Strio da lumo: tra la fenestro li vidis palan lumstrion brili sur la supro de prujnokovrita betulo InfanTorent2 ; lumstrio el la pordo ĝin ekzakte trafis [17]; ŝia renomo ebligis al ŝi ellabori ekranon kun lumstrioj en la enorma grandeco [18].
2.
AST Lumaĵo aperanta dum la falo de aerolito aŭ simila lumaĵo (ekz. de spurkuglo).
17. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Graograman', la Bunta Morto
18. Monato, Franz-Georg Rössler: 10 x 15, 2015
ĉine:
2. 光縫 [guāngfèng], 光缝 [guāngfèng]
germane:
1. Lichtstreif 2. Lichtschweif, Lichtspur
itale:
2. scia (luminosa), traccia (luminosa)
japane:
光の筋 [ひかりのすじ]
nederlande:
2. lichtspoor
pole:
1. smuga świetlna 2. struga światła
rumane:
2. dungă ușoară, un șuvoi de lumină

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.