sumer/o
sumero
-
Ano de antikva etno kreinta plurajn urboŝtatojn kaj unu el
la plej antikvaj civilizoj en la malsupra
Mezopotamio
en la 3a jarmilo a.K. (kaj kelkaj jarcentoj ĉirkaŭe):
ili estis skribitaj en la antikva lingvo de la Sumeroj,
kiun tiam uzadis nur antikvistoj kaj pastroj
[1].
Rim.: Kiel pruvas la ekzemplo, en la intermilita Esperanto „sumero“ estis etna nomo ― konforme al la principo de la Lingva Respondo n-ro 47 kaj la tradicio rusa-pola. Tamen PIV pli respektis la tradicion de la okcidentaj lingvoj kaj difinis geografian regionon „Sumero“ kaj ties enloĝantojn „sumeranoj“: el la regiono de Sumero eliris ankaŭ Abrahamo kun sia tribo, dum lia vagado ekestis la hebreaj lingvo kaj skribo [2]. Tio estas ne nur malrespekto al la tradicioj de Esperanto sed ankaŭ malkoheraĵo: la adjektivo „sumera“ signifas ne „rilata al la regiono“, sed nepre rilatas al la lingvo aŭ kulturo de la koncerna historia etno; tion pruvas ankaŭ la terminoj kiel „antaŭsumeraj enloĝantoj“ (angle „pre-Sumerians“) ktp. [Sergio Pokrovskij]
- angle:
- Sumerian
- beloruse:
- шумэр
- ĉeĥe:
- prvek součtu, sčítanec
- ĉine:
- 苏美尔人 [sūměiěrrén], 蘇美爾人 [sūměiěrrén], 苏美尔 [sūměiěr], 蘇美爾 [sūměiěr], 閃族人 [shǎnzúrén], 闪族人 [shǎnzúrén]
- france:
- sumérien (subst.)
- germane:
- Sumerer
- hispane:
- sumerio
- hungare:
- sumer
- japane:
- 項目 [こうもく]
- nederlande:
- Soemeriër
- pole:
- Sumer
- ruse:
- шумер
- slovake:
- prvok súčtu, sčítanec
sumera
- Rilata al la lingvo, kulturo, civilizo de la sumeroj: la sumera lingvo estis nek ŝemida nek hindeŭropa, sed ja aglutina; kelkajn sumerajn mitojn ni trovas en Biblio; la sumera historio kaj la homara ekas samtempe, ĉe la apero de la skribo […], antaŭ tiu tempo oni parolas […] pri prahistorio [3].
3.
Monato, Thomas Genty: Emesal: ĉu la plej antikva
planlingvo?, 2014
- angle:
- Sumerian
- beloruse:
- шумэрскі
- ĉine:
- 苏美尔 [sūměiěr], 蘇美爾 [sūměiěr], 苏美尔开始衰落 [sūměiěrkāishǐshuāiluò], 蘇美爾開始衰落 [sūměiěrkāishǐshuāiluò]
- france:
- sumérien (adj.)
- germane:
- sumerisch
- hispane:
- sumerio
- hungare:
- sumer
- nederlande:
- Soemerisch
- pole:
- sumeryjski
- ruse:
- шумерский
- ukraine:
- шумерський
Sumerujo
-
La lando kaj civilizo de la sumeroj:
la historio de Sumerujo estas senĉesa milito
inter la urboŝtatoj ― Ur, Uruk, Kiŝ,
Lagaŝ k.a.
Rim.: PIV kaj la okcidentaj enciklopedioj misdifinas la vorton Sumero kiel loknomon, kvankam fakte ĝi ne estas uzata senrilate al la sumeroj; ekzemple Biblio, libro postsumera, nomas la eks-Sumerujajn lokojn „Ur la Ĥaldea“ [Gen. 11:28] ks. [Sergio Pokrovskij]
- angle:
- Sumer
- beloruse:
- Шумэр
- france:
- Sumer
- germane:
- Sumer
- hispane:
- Sumeria
- nederlande:
- Soemer
- pole:
- Sumer
- ruse:
- Шумер