ŝamot/o PIV1
ŝamoto
Pli aŭ malpli subtila dispremaĵo de kuirita argilo,
kiun oni miksas kun kruda argilo antaŭ kuiro
por ricevi materialon pli solidan, varmimunan ktp;
fajrargilo:
la koaksofornoj simile al altforno estas
elmasonitaj per varmegorezista ŝamoto
[1].
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru fajrorezista materialo, fajroeltena argilo.
1.
Vikipedio,
koaksigejo, 2012-12-05
- angle:
- grog (clay)
- beloruse:
- шамот
- france:
- chamotte
- germane:
- Schamotte
- pole:
- szamot, glina szamotowa
- ruse:
- шамот
- ukraine:
- шамот, вогнетривка цегла