*ŝov/i

*ŝovi  

(tr)
1.
Puŝi ion glitigante ĝin sur supraĵo, sur kiu ĝi kuŝas, por antaŭenmeti, proksimigi, montri ĝin: riglilo, kiu ŝoviĝis […] de unu fino ĝis la alia [1]; la libron […] li ŝovis sub la kapkusenon [2]; li […] ŝovis la ĉapon forte malsupren [3]; la nuboj […] en formo de bulego da plumbo ŝoviĝadis antaŭen [4]; ŝoviĝado de limako (vd rampi) [5]; li ne povis ŝoviĝi de la loko [6]; (figure) la naturo, kiu longan tempon batalis kontraŭ ni, batalas nun por ni [kaj] ŝovas nin antaŭen [7] (akcelas, favoras, progresigas).
2.
Milde, zorge, singarde aŭ kaŝe meti: maldiligentulo ŝovas sian manon en la poton kaj ne volas venigi ĝin al sia buŝo [8]; ŝi […] ŝovis sian vizaĝon malantaŭ la flankkurtenojn de la fenestroj [9]; sur la planko kuŝis mortinta hirundo […] kun la piedoj kaj kapo ŝovitaj sub la plumojn [10]; Gerda ŝovis siajn ambaŭ manojn en la belan mufon, kiu estis tiel varma kaj mola [11]; oni ŝovis tion al mi en la poŝon [12]; (figure) pri tiu punkto mi havas alian opinion, sed mi ne volas ŝovi min kun mia opinio [13]; en fremdan vazon ne ŝovu la nazon PrV ; kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas PrV ; provu ŝovi al li en la manon kelkan sumon da mono FK .
angle:
shove
beloruse:
сунуць, ссоўваць, соваць, пхаць, рухаць
france:
glisser (tr.), faire glisser
germane:
1. schieben, rücken 2. [hinein-]stecken, [zu-]schieben, zu etwas bewegen
hispane:
deslizar 1. deslizar 2. meter, introducir
hungare:
tol, csúsztat, dug 1. tol, csúsztat, dug
itale:
1. far scivolare (spingere), spingere (facendo strisciare), sospingere (facendo strisciare), strisciare (muovere sfregando) 2. far scivolare (mettere), mettere in mezzo, intromettere, mettere (intromettere), ficcare
nederlande:
schuiven
portugale:
enfiar 1. empurrar
ruse:
совать, сунуть 1. сдвигать, сдвинуть
taje:
1. ผลัก, ดัน

alŝovi

(tr)
Proksimige ŝovi al...: la lito de la malsanulino estis alŝovita pli proksimen al la fenestro [14]; Niko […] alŝovis la kapon tute al la fenestro [15]; alŝovu al mi vian […] telereton, ni kune manĝos [16]; li alŝovis sian seĝon al la princo kaj parolis per mallaŭta voĉo [17]; nur tiu povas trinki, kiu ĝustatempe alŝovos sian glason [18]; ŝi prenis la manon de la vidvino […] kaj alŝoviĝis pli proksime al ŝi Marta .
france:
faire glisser vers
germane:
hinschieben, heranrücken, annähern
hispane:
arrastrar
taje:
ผลักไปใกล้ ๆ

deŝovi

(tr)
1.
Movi flanken je certa distanco ŝovante: kial do vi deŝovas vian seĝon? ― al ni estos pli bone sidi proksime unu de la alia [19]; ŝi disbutonumis la malstreĉe surpendantan vesteton kaj deŝovis ĝin de unu brako de la infano Marta ; la pordo deŝoviĝis de la hokoj, ricevis fendojn kaj krevojn [20]; [la] trimastulo […] deŝoviĝis de la rifo kaj […] naĝis al la bordo, surpuŝiĝis sur la duan rifon kaj alfiksiĝis [21]; KOMP adresreĝistroj entenas ĉefmemorajn adresojn kaj estas uzataj en komandoj kiuj atingas la ĉefmemoron malrekte (per referenco aŭ deŝovo aŭ indico) [22].
2.  
TIP Komenci linion je kelka distanco de la marĝeno: deŝovi la unuan linion de alineo1 [23]; deŝovi enen, eksteren. VD:krommarĝeno
angle:
2. indent
france:
1. éloigner (en glissant) 2. indenter
germane:
1. wegschieben, wegrücken, herabschieben 2. einrücken
hispane:
1. deslizar 2. sangrar (alinear), alinear
hungare:
1. eltol, félretol 2. behúz (sort)
itale:
1. scostare (con strisciamento) 2. far rientrare (tip.), impostare il capoverso
ruse:
1. отодвинуть 2. отступить (в красной строке)

disŝovi

(tr)
Ŝovi al flankoj, al diversaj direktoj: blanka mano disŝovis la pezajn kurtenojn ĉe la fenestro [24]; ŝi […] disŝovis unu poŝon kaj rigardis en ĝian senfundan profundon, serĉante BdV ; la juĝisto kun disŝovitaj brakoj, sidfleksiĝinte preskaŭ ĝis la planko [25]; kiam Stetten disŝovis la lastajn branĉojn, montriĝis herba loko ĉirkaŭita de la arbaro FK .
24. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, 1909-1914
25. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
france:
écarter (en faisant glisser)
germane:
auseinander schieben, zerteilen (Vorhang), öffnen (auseinander schieben)
hispane:
dispersar (arrastrando)

elŝovi

(tr)
1.
Ŝovante eligi ion el io: elŝovi la langon [26] [27] [28]; birdeto elŝovas la kapeton el la nesto [29] [30]; kiam ŝi estis naskanta, elŝoviĝis la mano de unu infano [31]; la pintoj de la herbotrunketoj elŝoviĝis el la tero [32]; unu tirkesto de la komodo estis duone elŝovita [33]; ŝi per sia tuta figuro elŝoviĝis en la lumon, fluantan tra la fenestro Marta .
2.
(figure) Subite prezenti ion: elŝovi (meti) demandon; kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos (montros) PrV ; miljaroj ne povis, minuto elŝovis PrV .
beloruse:
высоўваць, выцягваць
france:
étendre (hors de), tirer (qqch de qqch)
germane:
zücken 1. heraus schieben, heraus strecken
hispane:
sacar el~i la langon: mostrar la lengua 1. asomar 2. mostrar
hungare:
1. kitol, kidug, kicsúsztat
itale:
porgere (tirar fuori) el~i la langon: mostrare la lingua 1. sporgere
nederlande:
1. uitsteken
ruse:
высовывать, высунуть, выдвигать, выдвинуть

enŝovi

(tr)
1.
Enigi ŝovante: li […] enŝovis kelkajn paperojn en la poŝon [34]; Klaro deŝiris unu [floron] kaj enŝovis ĝin inter siajn nigrajn harojn IK ; li deŝiris unu rozon kaj enŝovis ĝin sur la ĉapelon [35]; li profunde enŝovis sian mentonon en la litkovrilon, kaj ŝajnis al li, ke li havas longan barbon [36]; la maljuna lavistino enŝovis la kapon tra la pordo [37]; li enŝovis la branĉon en la molan teron [38].
2.
Delikate, trude aŭ kaŝe meti: enŝovi la kapon en sablon; [ili] tute ne laboras, sed en ĉies aferojn sin enŝovas [39]; la aŭtoro sukcesis jam en la nuran titolon enŝovi 6 nulojn [40]; mi lerte, anstataŭ ducent rubloj, enŝovis al li kvarcent [41]; estas necese enŝovi (enkonduki) en nian propagandon praktikan spiriton.
beloruse:
усоўваць, засоўваць
france:
glisser (dans)
germane:
hinein schieben, eindrücken
hispane:
resbalar (dentro)
hungare:
betol, becsúsztat, bedug
itale:
introdurre (insinuare), insinuare (mettere), intrufolare, immettere, ficcare, cacciare (mettere dentro)
nederlande:
instoppen
ruse:
всовывать, всунуть, вдвигать, вдвинуть

enŝoviĝi

(ntr)
Ŝove eniĝi: li enŝoviĝis (enŝteliĝis) en la ĉambron; ŝi enŝoviĝis kiel fantomo, kaj kiel fantomo ŝi staris ĉe la muro senmove kaj mute Marta ; tra la fenestro enŝoviĝas manoj kun petoskriboj [42]; (figure) ŝi reenŝoviĝis (reglitis, reenprofundiĝis) en sian melankolion.
france:
se glisser (dans)
germane:
sich hinein schieben
hispane:
resbalarse (dentro)

forŝovi

(tr)
Forigi ŝovante: ne forŝovu la antikvajn limojn, kiujn faris viaj patroj [43]; ŝi […] forŝovis la kurtenojn flanken [44]; ŝi […] forŝovis la feran riglilon [45]; (figure) kiu okazon forŝovas (rifuzas, ne profitas, preterlasas), ĝin jam ne retrovas PrV .
beloruse:
адсоўваць, адсунуць
france:
écarter (repousser), repousser
germane:
verschieben, verrücken, wegschieben
hispane:
arrastrar (a un lado)
hungare:
eltol, elodáz
itale:
scansare (spingere a lato)
nederlande:
opzij schuiven

forŝoviĝi

(ntr)
Ŝove foriĝi, flankeniĝi, malproksimiĝi: la kurteno forŝovetiĝis Marta ; Marta rapide retiris sian manon kaj forŝoviĝis je kelke da paŝoj Marta .
france:
s'écarter, glisser de côté
germane:
sich verschieben, sich entfernen
hispane:
apartarse, deslizarse

kunŝovi

(tr)
1.
Interproksimigi ŝovante: la mallarĝaj brovoj de Ludovikino Zminska iom kunŝoviĝis, kaj per tio ŝia vizaĝesprimo fariĝis ankoraŭ pli malvarma kaj severa Marta ; li […] kunŝovis la dikajn velurajn kurtenojn […] kaj iris dormi inter satenaj littukoj blankaj [46].
2.
TIP Iom proksimigi apudajn literojn por ke la interliteraj distancoj aspektu pli egalaj: pro kunŝovado VAVAVA povas bezoni malpli da spaco ol VVVAAA [47]; ofte kunŝovataj literparoj estas Av Aw Ay Ta Te To […], kunŝovan tabelon oni kutime tenas en la dosiero de la (komputila) tiparo [48].
angle:
2. kern
france:
rapprocher, resserrer
germane:
2. zusammenschieben, zusammenrücken
hispane:
arrimar 1. acercar 2. espaciado (tipográfico)
hungare:
1. összetol, összecsúsztat, összedug 2. sűrít (karaktereket)
ruse:
1. сдвинуть 2. подрезать (литеры), делать кернинг

preterŝoviĝi

(ntr)
Delikate pasi preter io: ili ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la virino, kies funebra vesto preterŝoviĝis antaŭ ili Marta ; la scenoj, kiuj en la lastaj minutoj preterŝoviĝis antaŭ ŝiaj okuloj, faris sur ŝia spirito fortan impreson Marta .
germane:
vorbeischieben

subŝovi

(tr)
Kaŝe ŝovi; havigi tiel, ke iu aŭ iuj ne rimarkas: ŝajnas al mi, ke ili hieraŭ ion subŝovis al mi ĉe la matenmanĝo, en la kapo ĝis nun io frapas [49]; li kredigadis, ke al li oni subŝovis kartoĉojn kun duone elŝutita pulvo [50].
49. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
50. A. Grin, trad. J. Finkel: La vojo nenien, 2008
france:
refiler
germane:
unterschieben, einschmuggeln, unterjubeln
hispane:
colar (pasar o meter algo o alguien de forma desapercibida), endosar

surŝovi

(tr)
Kovre ŝovi sur...: ŝi surŝovis sur la kapon la puncan kapuĉon Marta .
france:
rabattre sur
germane:
aufsetzen (Kapuze), darüberziehen, aufziehen
hispane:
deslizar sobre

traŝoviĝi

(ntr)
Delikate pasi tra io: tra la fendo oni povis traŝoviĝi en la ĉambron [51]; traŝovi sin […] rampante sur la ventro [52].
Rim.: ŝovi montras ĝenerale agon mildan, moderan, delikatan, zorgan, singardan aŭ kaŝan, dum puŝi montras prefere agon malmoderan, maldelikatan, perfortan: ni enŝoviĝis iom post iom en la amason kaj atingis nerimarkite ĝis la unuaj vicoj. Kp: ni trapuŝis nin tra la amaso kaj rapide forkuris.
beloruse:
прасунуцца
france:
se glisser à travers
germane:
dazwischenschieben, hindurchschieben
hispane:
deslizarse a través
hungare:
elsiklik, elsuhan, átsiklik, átsuhan
itale:
scorrere (passare delicatamente), scivolare (passare delicatamente)
nederlande:
doorschuiven
ruse:
просунуться, продвинуться

ŝov-ŝov  

(sonimito)
Sono de io ŝovata, frot-glitanta sur surfaco: aŭdiĝis la ŝov-ŝov de piedoj kaj la vidvino reaperis [53].
53. B. Potts: Nokto da timo, 1971
france:
chch ! (frottement)
germane:
schlurf-schlurf, schieb-schieb
hispane:
chch ! (frotamiento)

administraj notoj

sur~i: Mankas dua fontindiko.
~-~: Mankas dua fontindiko.