4ŝpat/o PV

ŝpato

AGR Fosilo konsistanta el larĝa, plata klingo, havanta longan tenilon kaj uzata por tranĉi pecojn da tero dum ĉirkaŭfosado: li revenis kun pioĉo kaj ŝpato [1]; arkaika kultivmetodo, kies ĉefa grundplugilo estas ŝpato [2]. SIN:plugileto
Historia kaj moderna ŝpato
CC BY-SA 4.0  [3]
angle:
spade
beloruse:
рыдлёўка, лапата, жалязьняк
ĉine:
[qiāo], 锹 [qiāo], 鍤 [chā], 锸 [chā]
france:
bêche
germane:
Spaten
greke:
σκαπάνι
hispane:
laya
hungare:
ásó
itale:
vanga
japane:
すき, 駐鋤 [ちゅうすき], 錨爪 [いかりつめ]
nederlande:
spade
portugale:
enxada
ruse:
лопата, заступ, сошник
ukraine:
лопата (штикова), заступ, сошник, лапа (якоря)

ŝpati

(tr)
Fosi per ŝpato: la ŝpatita grundo de la ĝardeno havis fortan odoron [4]; fosante sian sulkon li ne rimarkis, ke li ŝpatas propran tombon [5]. VD:ĉirkaŭfosi, disfosi, plugi
4. Alain Fournier, trad. Roger Bernard: La Granda Meaulnes, p. 112
5. La Ondo de Esperanto, 2001, №5
beloruse:
капаць рыдлёўкай
france:
bêcher
germane:
umgraben
japane:
すく, たがやす
ukraine:
копати

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.