6ŝrump/i PV

ŝrumpi

(ntr)
1.
Kuntiriĝi kaj sulketiĝi pro sekeco aŭ maljuneco; malŝveli, malkreski: la granda folio de lapo […] ŝrumpis, kaj de ĝi restis nur flava sekiĝinta trunketo [1]; la trikiloj senĉese zigzagis inter ŝiaj ostaj kaj ŝrumpintaj fingroj [2]; la tuta juna oficisto ŝrumpis kaj komencis tute eksterordinaran vojaĝan tra la koroj de la unuavicaj rigardantoj [3]; subite ŝi ŝrumpis, […] kaj ekkriis: kvak! […] en momento ŝi fariĝis rano, kvak! kaj ŝi denove fariĝis la maljuna virino [4]; (figure) sub la premo de tiuj tri mil kronoj liaj fanfaronemo kaj memkonfido treege ŝrumpis [5]; la vizaĝo ŝrumpis kaj havas multajn sulkojn [6]; (figure) tiel ŝrumpas la homaj agoj, kiam oni […] kontrolas ilin en la lumo de eterneco [7]; ŝrumpas la litova loĝantaro: dum la jaroj de la resendependiĝo elmigris ĉirkaŭ 250 000 homoj kaj krome malkreskis la naskokvanto [8]. ANT:malkreski, ŝveli1
2.
TEKS (Pri ŝtofo, vestaĵo) Kuntiriĝi, malgrandiĝi sekve de lavado: flanelo ŝrumpas ĉe lavado. VD:eluziĝi, triviĝi
angle:
1. shrivel (up), crumple, shrink (away), wilt (away), wrinkle (up) 2. shrink
beloruse:
1. зморшчыцца, скурчыцца, пакарабаціцца
ĉine:
1. 乾縮 [gānsuō], 干缩 [gānsuō], 收縮 [shōusuō], 收缩 [shōusuō], 鞧 [qiū], 縮 [suō], 缩 [suō], 縮水 [suōshuǐ], 缩水 [suōshuǐ], 起皱纹 [qǐzhòuwén], 起皺紋 [qǐzhòuwén]
france:
1. se ratatiner, se racornir 2. se rétrécir
germane:
1. schrumpfen, einschrumpfen, eingehen
hispane:
1. arrugarse, encogerse
hungare:
1. összezsugorodik, összeaszalódik, összemegy
itale:
1. raggrinzirsi
japane:
しなびる, しわが寄る [しわがよる], しおれる, 縮む [ちぢむ]
katalune:
1. arrugar-se
nederlande:
1. verschrompelen
pole:
1. marszczyć się (starość), więdnąć (o roślinach) 2. kurczyć się (odzież)
portugale:
1. enrugar-se
ruse:
1. сморщиться, съёжиться, сжаться 2. сесть (об одежде, материи), дать усадку
ukraine:
(з)морщитися, скорчитися, пожолобитися, покоробитися, (зі)бгатися (про тканину), (зі)в’янути, (з)сохнути (про листя і т.п.)

administraj notoj