Taĝiki/o

Taĝikio [1] (TJ)

GEOGPOL Taĝikujo: Taĝikio estas agrikultura lando: 93 % de la teritorio konsistas el altmontaro [2]; la lingvo plej parenca al la oseta estas la lingvo de la jagnoboj (popolo en la Pamir-montaro, Taĝikio), sed tiun osetoj ne komprenas [3]; Taĝikio estas montara lando en Mez-Azio kun pitoreskaj pejzaĝoj kaj riĉa multjarcenta historio [4]; sur la teritorio de Taĝikio oni elfosis kelkajn skulptaĵojn de Budho [5]; printempe de 2010, epidemio de poliomjelito eksplodis en Taĝikio – la malsano verŝajne estis enportita el endemia Afganio [6].
1. Oficiala Informo de AdE, numero 11
2. Saidmurod Hoĝazod: Radio kaj televido pli fortaj, Monato, 2012/06, p. 11
3. Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov: La oseta lingvo, Monato, 2003/01, p. 24
4. Firdaus Ŝukurov: Seminario pri turismo, Monato, 2004
5. Monato, Dina Newman kaj Firdaŭs Ŝukurov: Budhismo en Taĝikio, 2008/09, p. 19
6. Vladimir Lemelev: Poliomjelito: ĉu la dua tutmonde likvidota infektmalsano?, Monato, 2011/05, p. 22
angle:
Tajikistan
beloruse:
Таджыкістан
bulgare:
Таджикистан
ĉine:
塔吉克斯坦 [tǎjíkèsītǎn]
france:
Tadjikistan, République du Tadjikistan
germane:
Tadschikistan
hungare:
Tadzsikisztán
indonezie:
Tajikistan
japane:
タジキスタン [たじきすたん]
katalune:
el Tadjikistan, República del Tadjikistan
nederlande:
Tadzjiekistan
pole:
Tadżykistan, Republika Tadżykistanu
ruse:
Таджикистан
uzbeke:
Тожикистон

administraj notoj