taŝ/o NeoGlo NePiv [1]

taŝo

(malofte)
Ujo destinita por kunportado de negrandaj objektoj, kutime kun fermilo kaj unu aŭ pluraj teniloj (aŭ kroĉiloj, rimenoj aŭ alispecaj fiksiloj ĉe la zono ktp): teko, tornistro, mansako, monujo estas specoj de la ĝenerala nocio taŝo; plaĝa taŝo (kian oni kunportas sur plaĝon); lernejana taŝo; ho ve, mia taŝo perdis sian elegantan formon kaj nun pendas kiel sako!
angle:
 bag
beloruse:
 торба, сумка
bulgare:
 чанта
ĉeĥe:
 taška, kabela
france:
 sac, poche
germane:
 Tasche lernejana ~o: Mappe, Schulmappe, Schulranzen.
hispane:
 riñonera, faltriquera lernejana ~o: mochila.
pole:
 torba
ruse:
 сума, сумка plaĝa ~o: пляжная сумка. lernejana ~o: школьная сумка.
turke:
 çanta, zembil lernejana ~o: öğrenci çantası.

aĉettaŝo

Iom granda kaj fortika taŝo kiun oni kunprenas vizitonte vendejon kaj uzas por transporti aĉetaĵojn.
angle:
 shopping bag
beloruse:
 гаспадарчая сумка, сумка для пакупак
france:
 cabat
germane:
 Markttasche, Einkaufstasche
hispane:
 carro de la compra
ruse:
 хозяйственная сумка

seltaŝo

Taŝo kiun oni fiksas ĉe la selo ĉevala aŭ bicikla.
angle:
 saddle-bag
france:
 sacoche
hispane:
 alforja, cesto
ruse:
 перемётная сумка, подседельная сумка
1. Karolo Pič: La Litomiŝla Tombejo, 1981, p. 273

administraj notoj