tekton/o PIV1

tektono

BOT Alta arbo el tropika Azio kun manĝeblaj fruktoj, el kiu unu specio havas malhelan, densan, neputreman lignon uzatan por mebloj kaj aliaj objektoj, genro el familio lamiacoj (Tectona): la arbara areo de Yunnan estas relative granda, tie kreskas la valoraj arboj metasekvojoj […], tektonoj, palisandroj, kamforarboj [1]; Birmo okupas la unuan lokon monde pri produktado de tektono kaj oni vendas tiun produktadon ĉefe al Ĉinio por mebloindustrio kaj konstruado [2].

botanika tabulo de tektono (Tectona grandis)
PD  [3]
HOM:tektona, tektonika
1. Chen Jie: Yunnan - trezorejo de vegetaĵoj, 2001
2. Vikipedio, artikolo „Birmo“, 2008-09-02
3. William Roxburgh, Plants of the coast of Coromandel, vol. 1, plate 6 - [1]: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Tectona_grandis_CoromandelCoast_1-006.jpg
ĉeĥe:
teka
france:
teck
germane:
Teakbaum, Teak
latinece:
Tectona
malajalame:
തേക്ക്
pole:
drzewo tekowe
slovake:
teka
ukraine:
тик, тикове дерево

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.