teleks/o PIV2

telekso

TEL Publika telegrafia sistemo, kiu sendas tekstojn inter teleksiloj, disvastiĝinta en la 1930aj jaroj: teleksmaŝino mem estis ege multekosta kaj tial nur sufiĉe grandaj entreprenoj povis pagi ĝin [1].
1. A. Oberndorfer: De telekso al telefakso, 2012-03-03
beloruse:
тэлекс (сыстэма сувязі)
ĉeĥe:
dálnopis, telex
france:
télex (système)
pole:
teleks
slovake:
diaľnopis, telex
ukraine:
телекс

teleksilo, teleksaparato, teleksmaŝino

TEL Teleksa terminalo provizita per klavaro aŭ trubenda legilo por sendado de teksto, kaj per presilo por ricevado: ekranaj terminaloj ankoraŭ ne ekzistis; oni dialogis kun la komputilo per teleksilo [2].
2. R. Fössmeier: Enkonduko al Linukso, [2008]
beloruse:
тэлекс (апарат)
france:
téléscripteur, télex (appareil)
pole:
teleks (aparat)

administraj notoj