Temistokl/o

Temistoklo

PERS
Regnestro de antikva Ateno (524 - 459 a.K.): Temistoklo edzinigis sian filinon je homo tre bona, sed malriĉa, ĉar, li diris: "mia filino pli volas homon sen havaĵo, ol havaĵon sen homo“ FK ; mia dujara infano – diris Temistoklo – regas sian patrinon, mia edzino regas min, mi regas Atenon, Ateno regas Grekion, Grekio regas la mondon, sekve mia dujara infano regas la mondon [1]; kiam viro el Serifio kalumniis lin kaj diris ke Temistoklo ne famiĝis pro si mem sed pro sia urbo, Temistoklo respondis ke li ne estus fama, se li estus serifiano kaj ke la kalumnianto ne fariĝus fama eĉ se li estus atenano [2].
1. Ivo Lapenna: Retoriko, Elokventeco kaj Retoriko
2. Platono, trad. Donald Broadribb: La Respubliko
angle:
Themistocles
beloruse:
Тэмістокл
france:
Thémistocle
germane:
Themistokles
malnovgreke:
Θεμιστοκλῆς
pole:
Temistokles
ukraine:
Фемістокл (державний діяч і полководець Ст. Афін)

administraj notoj