2teritori/o JED
teritorio
- 1.
Granda parto de tersurfaco inter difinitaj limoj: sur la tuta teritorio de la palaco malaperis la ordo, kiel ordinare antaŭ la ekmarŝo [1]; malgrandiĝo de la fruktodona teritorio [2]; la praposedanto de la aŭtorrajto ... rajtas malimplice limigi la teritorion de distribuado de la Programo [3]; La montaro Malé Karpaty ― Malgrandaj Karpatoj ― estas unu sola grandarea naturprotektata teritorio de vitkultura tipo [4]; ĉio estas limigita sur nia planedo: krudaj materialoj, akvo, teritorio, renovigeblaj riĉofontoj [5].
- a)
Difinita spaco tera, eventuale ankaŭ akva kaj aera, rigardata kiel submetita al iu regado aŭ administrado: la teritorio de la urbo; la Turkoj invadis aŭstran teritorion; daŭras inter Estonio kaj Rusio politikaj intertraktadoj, por ke i.a. foriru la rusa armeo el estona teritorio [6].
- b)
Parto de federacia ŝtato ne memrega sed rekte dependa de la centra registaro kontraste al subŝtato: Barato ... enhavas 28 ŝtatojn kaj 7 teritoriojn [7].
- 2.
Spaco, kiun besto aŭ bestgrupo markas kiel sian, en kiu ĝi ne toleras rivalajn samspeculojn: kelkaj virbestoj ... komencas aktive defendi la limojn de sia teritorio, kien eniri de nun ricevas permeson nur inoj kaj neplenkreskuloj [8].
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 16a
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 13a
3. Ĝenerala Publika Permesilo
4. La 77a kongreso de SAT
5. Konstitua ĉarto de la Ekologiista Movado Sendependa
6. H. Viires: Hejmen la rusoj...?, Monato, 1993:9, p. 9a
7. Vikipedio, Ŝtatoj de Barato, 2014-03-16
8. J. Ŝuvajev: Pri la konduto de bestoj, Fokuso, 1987:1, p. 2a
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 13a
3. Ĝenerala Publika Permesilo
4. La 77a kongreso de SAT
5. Konstitua ĉarto de la Ekologiista Movado Sendependa
6. H. Viires: Hejmen la rusoj...?, Monato, 1993:9, p. 9a
7. Vikipedio, Ŝtatoj de Barato, 2014-03-16
8. J. Ŝuvajev: Pri la konduto de bestoj, Fokuso, 1987:1, p. 2a
- angle:
- territory
- beloruse:
- тэрыторыя
- ĉeĥe:
- oblast, obvod, teritorium, území
- ĉine:
- 領土 [lǐngtǔ], 领土 [lǐngtǔ]
- france:
- territoire
- germane:
- Territorium
- hispane:
- territorio
- hungare:
- terület
- japane:
- 領土 [りょうど], 領地 [りょうち], 管轄区域 [かんかつくいき], 管区 [かんく], 地域 [ちいき], 縄張り [なわばり], テリトリー
- katalune:
- territori
- nederlande:
- grondgebied, territorium
- pole:
- terytorium
- ruse:
- территория
- slovake:
- oblasť, obvod, pôda, teritórium, územie
- ukraine:
- територія
eksterteritoria
Ne regata de la leĝoj kaj aŭtoritatoj de la ĉirkaŭa lando: privilegio pri eksterteritorieco (koncesiita al ambasadorejoj); la kunvenaj kaj oficaj konstruaĵoj ricevis eksterteritorian statuson [9].
9.
C. Piron: Ĉu ni kunvenis
vane?, 1982
- beloruse:
- экстэрытарыяльны
- france:
- extraterritorial
- japane:
- 治外法権的な [ちがいほうけんてきな]
- ukraine:
- позатериторіальний, екстертериторіальний
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.