tezaŭr/o BT

tezaŭro

1.
SCI Sistemo da nocioj de scienco, teĥnika fako aŭ lingvo: la lernanto jam posedas la tutan tezaŭron geometrian (t.e. komprenas la nociojn de geometrio kaj iliajn interrilatojn). SUB:terminaro, klasifiko
2.
LIN Vortaro prezentanta sistemon da nocioj de fako aŭ lingvo, precipe la genra-specajn rilatojn (supernociojn kaj subnociojn), sinonimojn kaj antonimojn, ebliganta trovi vorton laŭ senco: tezaŭro estas grava helpilo dum tradukado por trovi ekzemple sinonimojn aŭ antonimojn [1]. SUP:vortaro
1. Roel Haveman: Terminareto pri tradukado, ELERNO, 2010
angle:
 thesaurus, semantic dictionary
beloruse:
 тэзаўрус
france:
 thésaurus
germane:
 Thesaurus
hungare:
 tezaurusz
nederlande:
 thesaurus, semantisch woordenboek
perse:
 گنجواژه
pole:
1. tezaurus 2. tezaurus
portugale:
 tesauro
ruse:
1. тезаурус 2. идеографический словарь, тезаурус
ukraine:
 тезаурус

administraj notoj