*tiu

*tiu

1.
(adjektivo)
La montrata: mi ne konas tiun homon; ne timu tiun hundeton; tiu monto ne estas tre alta; gigantoj estis sur la tero en tiu tempo [1]; tiuj viroj etendis siajn manojn [2]; tiu Johano havis sian vestaĵon el kamelaj haroj [3]; kiam vi faris tiun aferon? [4]; kun tiu papero mi ekiris […] al la komercisto DL ; la kalkulantoj forgesis tiun simplan leĝon DL .
2.
(pronomo)
La montrata homo aŭ dirita afero: tiu estas mia amiko; ĉi tiu legas, tiu skribas kaj la aliaj dormas; kiu vivos, tiu vidos PrV ; al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas PrV ; kiu rompis, tiu pagu PrV ; se li estas tiu, kiun mi atendas, sendu lin al mi DL ; tiuj, kiuj trovas, ke mia lingvo estas inda je lerno, […] lernas la lingvon sen ia atendo DL .
3.
(pronomo)
Pronomo uzata por eviti ripeton de jam aperinta substantivo, atribuante al ĝi novan trajton: Estas neniu pli fidela koro en la mondo ol tiu de Alfred! [5]. VD:tia5
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 6:4
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 19:10
3. La Nova Testamento, Mateo 3:4
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 20:10
5. Charles Dickens, tr. Zamenhof: La batalo de l' vivo, 1891
afrikanse:
hierdie
albane:
kjo
amhare:
ይህ
angle:
that
arabe:
هذا
armene:
այս
azerbajĝane:
bu
bengale:
এই
birme:
bosne:
ovo
ĉeĥe:
onen, ta, ten, to
dane:
dette
estone:
selle
eŭske:
honetan
filipine:
ito
france:
1. ce (distant), cet (distant), ces (distant), cette (distant), cettes (distant) 2. celle-là, celles-là, celui-là, ceux-là kiu vivos, ~ vidos: qui vivra verra.
galege:
este
germane:
dieser, jener
guĝarate:
haitie:
sa a
haŭse:
wannan
hinde:
इस
hungare:
1. az a, az az 2. az (mutató névmás)> kiu vivos, ~ vidos: majd meglátjuk. kiu rompis, ~ pagu: akié a bűn, azé a büntetés.
igbe:
a
indonezie:
1. itu 2. orang itu
irlande:
seo
islande:
þetta
japane:
この
jave:
iki
jide:
דעם
jorube:
yi
kanare:
kartvele:
ამ
katalune:
2. aquell, aquest
kazaĥe:
осы
kimre:
hwn
kirgize:
бул
kmere:
នេះ
koree:
korsike:
issu
kose:
le
kroate:
ovo
kurde:
ev
latine:
hoc
latve:
šī
laŭe:
ນີ້
litove:
tai
makedone:
овој
malagase:
izany
malaje:
ini
malajalame:
malte:
dan
maorie:
tenei
marate:
या
monge:
no
mongole:
энэ нь
nederlande:
die, dat, deze, dit
nepale:
यो
njanĝe:
izi
okcidentfrise:
fan
okcitane:
2. aquel
panĝabe:
ਇਸ ਨੂੰ
paŝtue:
دې
pole:
tamto, tamten, tamta
ruande:
iyi
rumane:
1. acest, acesta 2. acela, aceea
ruse:
тот, та, то 3. таковой
samoe:
lea
sinde:
هن
sinhale:
මෙම
skotgaele:
seo
slovake:
onen, ten
slovene:
to
ŝone:
ichi
sote:
ena
sunde:
ieu
svahile:
hii
taĝike:
ин
taje:
1. นั้น 2. สิ่งนั้น, คนนั้น
tamile:
இந்த
tatare:
бу
telugue:
tibete:
དེ་
tokipone:
ni
ukraine:
це
urdue:
اس
uzbeke:
bu
vjetname:
này
volapuke:
at [vira], jiat [ina]
zulue:
le

ĉi tiu, *tiu ĉi

1.
(adjektivo)
La montrata, pli proksima al la parolanto ol la indikita de nuda „tiu“ aŭ „tiu malĉi“: tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn [6]; tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope [7]; jen ĉi tiu mizerulo vokis [8]; elirigu ilin el ĉi tiu loko [9]; Johano […] de tiu ĉi momento fariĝis malĝoja kaj eksilentis [10].
2.
(pronomo)
La montrata homo aŭ dirita afero, proksima al la parolanto: la Eternulo faligis profundan dormon sur la homon, kaj ĉi tiu endormiĝis [11]; li ellasis la kolombon, kaj ĉi tiu jam ne plu revenis al li [12]; ĉi tiu, fikse rigardante lin kaj timante, diris […] [13]
angle:
this
france:
1. ce (proche), cet (proche), ces (proche), cette (proche), cettes (proche) 2. celle-ci, celles-ci, celui-ci, ceux-ci
germane:
dieser
hebree:
זאת
hungare:
1. ez a, ez az 2. ez (mutató névmás)>
indonezie:
1. ini 2. orang ini
japane:
このひと
katalune:
aquest, aquell
nederlande:
dit
okcitane:
aquel
pole:
ten, ów, ta
ruse:
этот, эта, это
svahile:
huyu
taje:
นี้ 1. สิ่งนี้, คนนี้
tokipone:
ni

iu kaj tiu, tiu kaj tiu

Iuj disaj, ajnaj, kelkaj: pri Cion oni diras: tiu kaj tiu tie naskiĝis [14]; doktoro Ĉioscia, kiu loĝas en tiu kaj tiu vilaĝo [15]; estas sensence diri, ke iu kaj tiu lingvo „estas tre malnova lingvo“ [16]; mia dungonto rakontis, kiom tiu kaj tiu gajnis per la vendado [17]. VD:iam kaj tiam, ie kaj tie
france:
l'un ou l'autre, un quelconque
germane:
dieser und jener
japane:
あれこれの, だれそれ, 何々 [なになに]
pole:
ten i tamten

administraj notoj