tofu/o, toŭfu/o, tohu/o

tofuo Viki , toŭfuo EncJap , tohuo PIV1

KUI
Sojkazeo: sojlakto trinkeblas aŭ povas servi kiel materialo por prepari tofuon [1]; terpomojn, pastaĵojn kaj rizon anstataŭigu per legomoj, fabacoj, fungoj, tofuo [2]; multaj homoj asertis ke sojfaboj en Azio estis historie uzitaj nur post fermentada procezo, […] tamen […] ekzistas signoj de konsumo de tohuo kiu datiĝas al 220 [3]; ni ja sciis, kio estas toŭfuo, misoo, getaoj [4].
Rim.: „Tofuo“ estas la plej internacia formo de la radiko. Ankaŭ ekzistas „toŭfuo“ pro la ĉina prononco kaj „tohuo“ pro japana prononco. Nuntempe ĉiuj formoj aperas pro siaj aperoj en diversaj vortaroj.
1. Le Thi Cao Truong: Esperantista vegetarano, jaro 2008, p. 23
2. Monato, Lode Van De Velde: Sablohorloĝo forŝovas piramidon
3. Vikipedio, Sojfabo
4. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Japanio tra homoj
angle:
tofu, bean curd
beloruse:
тофу
bulgare:
тофу
ĉeĥe:
tofu
france:
tofu
germane:
Tofu, Sojabohnenpaste, Sojabrei
hungare:
szójasajt, tofu
indonezie:
tahu (makanan)
japane:
豆腐 [とうふ]
katalune:
tofu
nederlande:
tofoe, sojakaas
perse:
توفو، پنیر سویا
pole:
serek tofu
portugale:
tofu
slovake:
tofu
ukraine:
тофу, соєвий сир

administraj notoj