toks/a

toksa

MEDBIO Venena: konteneroj senditaj el Japanio enhavis […] toksajn kaj aliajn danĝerajn rubojn [1]; tiuj danĝeraj toksaj materialoj danĝerigas la laŭbordajn regionojn [2]; multe da toksaj gasoj povas deflui laŭ la flanko de la vulkano [3]. VD:toksologo, toksologio
1. HORI Jasuo/pg: Rubo-ruzo, Monato, 2000/11, p. 14
2. Katalin Smidéliusz: Cinike cianide -- ĉu respondecas Okcidento?, Monato, 2000/04, p. 15
3. Evgeni Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22
angle:
toxic
beloruse:
таксычны
france:
toxique
germane:
toxisch
japane:
毒の [どくの], 有毒な [ゆうどくな]
pole:
toksyczny, trujący
ukraine:
токсичний, отруйний

toksaĵo

MEDBIO Toksa substanco, veneno: en la konteneroj troviĝas diversaj ruboj, inkluzive de toksaĵoj [4]; [laŭdire li] posedas ne nur gasojn kaj aliajn toksaĵojn sed ankaŭ armilojn por amasdetruado [5].
Rim.: Ne konfuzu kun toksino, t.e. biologie sintezita veneno, kaj evitu uzi la vorton „tokso“ tiusence: algoj ankaŭ eligas sulfuran hidrogenon kaj aliajn toksojn [6]; li kuiris kaj manĝis ruĝan muŝfungon, nenio malbona okazis, tial li konkludis, ke rakontoj pri toksoj mortigaj estas nuraj elpensaĵoj [7].
beloruse:
таксычнае рэчыва
france:
toxine
germane:
Giftstoff
japane:
毒物 [どくぶつ]
pole:
trucizna, narkotyk

maltoksigo, sentoksigo

MEDBIO Malvenenigo: maltoksigo de la organismo [8]; la graveco de tiu planto estas precipe en la preventado kaj […] en la sentoksigo de la organismo [9].
angle:
detox
beloruse:
дэтаксыкацыя
france:
désintoxication
germane:
Entgiftung, Detoxifikation, Entzug
pole:
odtruwanie, detoksykacja

administraj notoj