*17tragedi/o JED

*tragedio

1.
TEA Teatraĵo, kun malĝoja fino, prezentanta altrangajn homojn, kies malfeliĉoj veku kompaton en spektantoj: la tragedioj de Sofoklo; Hamleto, tragedio en kvin aktoj Ifigenio ; la plej bonaj aktoroj en la mondo, por tragedioj, komedioj, historioj, pastoraloj, pastoralaj komedioj, historio-pastoraloj, tragedio-historioj, tragedio-komedio-historio-pastoraloj, por dramoj sendividaj kaj por poemoj senfinaj Hamlet ; gaja kaj ĝojiga historio, komencita per edziĝfesto, subite tragediiĝas: forpasas amata senkulpa filo de la protagonisto [1]; post la verkado de „La tragedio de kokino“ la aŭtoro reiris al Rusio, kiu ŝanĝiĝis al Sovetio dum lia restado en fremdaj landoj[2].
2.
(figure) Tragika sorto, situacio, okazaĵo: la terura tragedio de la mondmilito; jen la vera kaŭzo de hodiaŭa milito sanguma kaj de ekstrema tragedio de la albanoj de Kosovo [3]; la sinteno de la internacia komunumo al la bosnia tragedio renversis ĉiujn niajn akceptitajn ideojn pri la mondo, pri Eŭropo kaj niaj najbaroj [4]; personaj tragedioj: sinmortigoj, disŝiritaj familioj, perdo de talentoj [5]. VD:katastrofo, plago
1. Monato, Firdaus Shukurov: Filmfestivalo en Taĝikio
2. Spomenka Ŝtimec: El la japana tra la ĉina (V. Eroŝenko, Cikatro de amo), Monato, jaro 1997a, numero 3a, p. 21a
3. Bardhyl Mezini: La vera kaŭzo de la milito, Monato, jaro 1999a, numero 5a, p. 12a
4. Hamza Baksić: La fino de la mondo komenciĝas en Sarajevo, Monato, 1993/10, p. 8
5. Remigiusz Mielcarek: Enmigrintoj en ora kaĝo, Monato, 1994/01, p. 15
angle:
tragedy
beloruse:
трагедыя
ĉeĥe:
tragedie
france:
tragédie
germane:
Trauerspiel, Tragödie 2. Unglück, Unheil
hungare:
tragédia
japane:
悲劇 [ひげき], 悲劇的事件 [ひげきてきじけん]
katalune:
tragèdia
nederlande:
tragedie
pole:
tragedia
portugale:
tragédia
ruse:
трагедия
slovake:
nešťastie, tragédia, trúchlohra
ukraine:
трагедія

*tragedia

1.
Rilata al tragedio: Eŭripido (eble 486 a.K. - 406 a.K.) estis helena tragedia poeto, post Esĥilo kaj Sofo [6].
2.
(figure) Tragika: tragedia morto; mi neniam supozus, ke la momentoj, kiujn vi pasigis sub mia nomo, tiel tragedie finiĝos IK ; tiaj sopiroj, kiuj kaŝitaj, forpremitaj al la fundo de la brusto, tamen ĉiam releviĝas, enverŝante en la orelon de virino-patrino la simplan, teran, trivialan, sed tamen tragedian, minacan, trudiĝeman, ŝirantan krion: panon! laborakiron! Marta ; la tragedia periodo de amasa ekzilado de ĉeĉenoj fare de Stalin [7].
angle:
tragic
beloruse:
1. трагедыйны 2. трагічны
ĉeĥe:
tragický
france:
tragique
germane:
1. Tragödien- 2. tragisch, unheilvoll, unselig, erschütternd
hungare:
1. tragédia- 2. tragikus
japane:
悲劇の [ひげきの], 悲劇的な [ひげきてきな], 悲惨な [ひさんな]
katalune:
tràgic
nederlande:
tragisch
pole:
tragiczny
portugale:
trágico
ruse:
1. трагедийный 2. трагичный, трагический
slovake:
tragický
ukraine:
трагедійний, трагічний

tragediisto

Verkisto de tragedioj: Sofoklo [estas] inter Esĥilo kaj Eŭripido […] unu el tri klasikaj tragediistoj [8]; ŝipoj, sur kiuj tamen, laŭ la tragediisto, sin riskis nur kuraĝaj aŭdacaj viroj [9].
beloruse:
трагік
germane:
Tragödiendichter
japane:
悲劇俳優 [ひげきやくしゃ]
pole:
tragik
ukraine:
трагік (актор)

administraj notoj