*tritik/o

*tritiko

AGRBOT
Greno el kies grajnoj oni faras blankan farunon, genro el familio poacoj (Triticum): unugrajna tritiko; dugrajna tritiko; la tritiko kaj la spelto ne estis batdifektitaj, ĉar ili estis malfrusezonaj [1]; [por] viaj servantoj mi destinis dudek mil kor'ojn da draŝita tritiko [2]; lia edzino pistis per ŝtono tritikon por plata kuko [3]; virino kun […] harplektaĵoj blondaj kiel matura tritiko [4]; Lambiko devas esti farata per nemaltiĝinta tritiko, aveno kaj hordea malto, kun aldono de plurjara (malpli amara) lupolo [5]. SUB:speltoVD:tritikalo

spikoj de tritiko
CC-BY-SA-3.0  [6]
angle:
wheat
beloruse:
пшаніца
bulgare:
пшеница
ĉeĥe:
pšenice
france:
blé
germane:
Weizen unugrajna ~o: Einkorn. dugrajna ~o: Emmer.
hispane:
trigo
hungare:
búza
indonezie:
gandum, terigu
itale:
grano (frumento), frumento, tritico
japane:
小麦 [こむぎ], コムギ
katalune:
blat, forment (reg)
latinece:
Triticum
nederlande:
tarwe
okcitane:
blat
pole:
pszenica
portugale:
trigo
ruse:
пшеница
slovake:
pšenica
svede:
vete
tibete:
གྲོ་
turke:
buğday
ukraine:
пшениця

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.