2trop/o

tropo

BELELIN
Stilfiguro, ĉe kiu oni anstataŭas vorton per alia ne sinonima, ekz-e metaforo, ironio, metonimio, sinekdoĥo: la verko konsistas precipe el ne plu uzataj vortoj kaj tropoj, kune kun gaelaj esprimoj enirintaj la hibernoanglan [1]; li ofte uzis dialektajn vortojn kaj tropojn, kiuj ne estis kutimaj krom en malgranda regiono en okcidenta Irlando [2]; jen 43 artikoloj diverse longaj […] kiuj parolas i.a. pri etimologio, leksiko, homonimeco, interpunkcio, verbo-tensoj, tropoj, supersignoj, landnomoj, neologismoj, […] [3]; liaj tropoj foje forlasas la limojn de la prudento [4]; solvi dubojn pri subtilaĵoj de la tropoj kaj idiomaĵoj de la itala [5].
angle:
trope, figure of speech
beloruse:
троп
ĉeĥe:
tropus, zástupka
france:
figure de style, trope
germane:
Trope, bildlicher Ausdruck
hungare:
szókép, képes kifejezés, trópus
japane:
言葉のあや [ことばのあや], 転用 [てんよう], 比喩 [ひゆ]
katalune:
trop
nederlande:
troop, stijlfiguur
pole:
trop (literacki), przenośnia
portugale:
tropo
ruse:
троп, переносное значение
slovake:
metafora, tróp
ukraine:
троп, слово в переносному значенні

administraj notoj