tropism/o SPV
tropismo
Inklino, kreskado aŭ moviĝo de vivaĵo
en iu direkto reage al ekstera aŭ interna,
loga aŭ malloga influo:
lumtropismo, gravitotropismo, ĥemia tropismo;
Myxobolus bufonis estas specio kun forta prefero
al la histaro (hista tropismo)
[1].
Rim.:
Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri altirforpuŝa reago.
1.
U. Zillmann, F. Mutschmann, C. Zwerger, trad. R.
Sachs:
Kompendio de la plej gravaj parazitoj ĉe malgrandaj kaj
laboratoriaj bestoj, Scienca Revuo, Faka kromkajero, aŭtuno 2000
- angle:
- tropism
- beloruse:
- трапізм
- ĉine:
- 向性 [xiàngxìng]
- france:
- tropisme
- germane:
- Tropismus
- japane:
- 向性 [こうせい], 屈性 [くっせい]
- pole:
- tropizm
- ukraine:
- тропізм