*trot/i Fab2

*troti

(ntr)
1.
Kuri en aparta maniero de kvarpieduloj, kun rapideco meza inter paŝado kaj galopo: en rapida trotado ili rajdis laŭ vojo, kiun li neniam povus trovi, eksteren al la libera stepo [1]; nur unu aŭ du hundoj kaŭras kaj trotas en la vilaĝo [2]; malgranda muso […] trotetis sur la planko kaj lasis en la polvo malgrandajn spurojn [3]. VD:ambli 1, galopi 1, paŝi
2.
(figure) Iri rapide, kureti, kuri per mallongaj paŝoj: [ili] trotis antaŭen […], la birdoj kantis, kaj la konfirmitoj kunkantis kaj tenis sin reciproke je la manoj [4]; [la doktoro] per sia gravamiena trotado sekvis la komunan kuradon [5]; mi trotis kontenta pri la mondo tra la stratoj kaj ne povis imagi, ke iu ajn estas en la mondo, al kiu tiu mondo ne plaĉas [6].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
2. Wu Ming: Neĝa lando, [2002]
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
6. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, libro 1a, ĉapitro 2a
angle:
1. trot
beloruse:
1. бегчы рысьсю 2. падбягаць, трухаць (бегчы)
ĉeĥe:
klusat
france:
trotter
germane:
1. traben 2. trotten
hispane:
1. trotar, ir al trote
hungare:
1. üget
japane:
速歩で駆ける [そくほでかける], だくを踏む [だくをふむ], ちょこまか歩く [ちょこまかあるく], 小走りする [こばしりする]
katalune:
1. trotar
nederlande:
1. draven
pole:
1. kłusować 2. truchtać, kłusować, podbiegać, dreptać
portugale:
1. trotar
ruse:
1. бежать рысью, бежать рысцой
slovake:
klusať, ísť poklusom
ukraine:
бігти, іти риссю/клусом/клуса

troto

Duonrapida kuro aŭ kurmaniero.
beloruse:
рысь (бег)
ĉeĥe:
klus, klusání, poklus, trot, trotl
france:
trot
germane:
Trab
japane:
速歩 [はやあし], だく足 [だくあし], トロット
slovake:
klus, klusanie
ukraine:
рись, клус

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.